La unua el la kvin kongresoj de kroataj esperantistoj, por organizado de kiuj Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac en 2023 ricevis koncesion de Kroata Esperanto-Ligo, okazis en Prvić Luka sur la insulo Prvić apud Šibenik de la 21a ĝis 28a de junio 2024. Laŭ ĉiuj karakterizaĵoj, ĝi estis malsama ol la antaŭaj kongresoj. La unuan fojon ĝi okazis en Dalmatio. Anstataŭ la kutimajn tri, ĝi daŭris sep tagojn kaj havis pli leĝeran karakteron.
La kongreso okazis en la hostelo de la ripozejo Požega, kiu, kompare kun la antaŭaj aranĝoj, estis iom pli modesta rilate la ofertitajn servojn, sed ĝi kontentigis plejparton de niaj bezonoj. Pro tio oni jam diskutas la eblecon organizi Esperanto-aranĝojn samloke ankaŭ dum la sekvaj jaroj.
Plejparto el la 85 aliĝintoj atingis la insulon per organizita busa kaj ŝipa transporto, kio por granda parto da ili estis unu el la ĉefaj instigoj por veni. Per publika transporto alveno sur la insulon estas malfacila kaj longdaŭra, kaj pro tio plejparto da kongresanoj decidis veni organizite. Kvankam la kongresanaro je unu triono estis malpli nombra ol kutime, konsiderante ĉiujn malfaciligajn cirkonstancojn, la organizantoj de la kongreso ne povas esti malkontentaj pri la kongresaj rezultoj. Aparte ĝojigas pli multnombra alveno de eksterlandanoj, el kiuj plej nombraj estis hungaroj (14). Tian nombron oni atribuas al la kunlaboro kun Hungaria Esperanto-Asocio surbaze de interkonsento pri kunlaboro kaj al reklamado de la kongreso dum la festado de Zamenhofa tago pasintan decembron en Budapeŝto. El aliaj landoj partprenis Aŭstrio (1), Burundio (1), Pollando (1), Slovenio (1), Kanado (1), Litovio (1), Italio (1) kaj Britio (2).
En la oficiala kongresa programo Kroata Esperanto-Ligo okazigis sian jarkunvenon la 24an de junio, kaj dum la kongreso estis organizita ankaŭ intensa Esperanto-kurso, ĉefe por la grupo da lernantoj el la 16a (lingva) gimnazio el Zagrebo.
Dimanĉe, la 23an de junio, sur la malferma teraso de la ripozejo okazis bone vizitita koncerto de Esperanta muziko de Neven Mrzlečki, kaj tagon poste pri la temo “Kiel funkcias senpilotaj aviadiloj” prelegis Robert Milijaš.
En la dua duono de la kongresa programo estis prezentitaj du novaj literaturaj eldonaĵoj de DEC: la romano “Alina” de la bulgara verkisto Julian Modest kaj proza-poezia kolekto “Nokta vojaĝo” de la ukraina aŭtorino Tatjana Auderskaja el Odeso. La librojn prezentis Zdravko Seleš kaj Josip Pleadin kun partopreno de Julian Modest.
Per informa projekcio estis prezentita biografio de esperantistino Antonija Jozičić el Hrvatska Kostajnica kaj la ĵus eldonita monografio pri tiu temo. Estis anoncitaj kongresoj por sekvaj jaroj kaj prezentita la projekto “Eŭropaj horizontoj pro kreski” de Erasmus+. Tamen, eble la plej grava atingaĵo de la kongreso estas la lanĉo de la longe atendita Registro de esperantistoj en Kroatio.
Dum la kongreso okazis eĉ kvar ekskursoj, tri surmare kaj unu surtere, ĉiu por po trideko da kongresanoj. Sabate, la 22an de junio, la kongresanoj vizitis la Nacian Parkon Krka, unu tagon poste (la 23an de junio) la Nacian parkon Kornati, kaj la 25an de junio (marde) la insulojn de la ŝibenika arkipelago (Kaprije, Žirje kaj Zlarin). Aŭtobusa ekskurso al Primošten estis realigita la 28an de junio, kaj ĉiujn ekskursojn gvidis profesia Esperanto-ĉiĉerono Neven Kovačić. El la ceteraj programeroj menciindas vizito al la Memorcentro de Faust Vrančić, kiu okazis la 26an de junio.
Estis eldonita kongresa libro, kaj la kongresanoj havis la okazon jam aliĝi al la 13a kongreso, okazonta la 16-18an de majo 2025 en Slavonski Brod.
DEC
Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo/12-a-kongreso-de-kroataj-esperantistoj/
Sur la supra foto estas partoprenantoj de unu el la kongresaj ekskursoj.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news