Centro pri Dokumentado de Esperanto inaŭgurita en Katalunio

katalunio

La 6an de julio 2024 okazis inaŭguro de la nova Centro pri Dokumentado de Esperanto en Sant Pau d’Ordal, municipo de Subirats (Alt Penedès) en Katalunio. Preskaŭ cento da homoj ĉeestis la aranĝon, organizitan de la urbestraro de Subirats kaj Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) ĉe la urbodomo de Subirats, kie situas la nova ekspoziciejo kiu montras part(et)on de la havaĵo, kiun la familio Hernández Yzal cedis al la municipa arkivo por garantii ĝian konservadon, katalogadon kaj diskonigon.

La programo komenciĝis per parolado de la loka skabeno pri kulturo, Fèlix Mallofré, kiu bonvenigis la ĉeestantojn kaj faris enkondukon al la socia valoro de Esperanto pere de la legado de teksto de la elstara maldekstrula kataluna politikisto kaj movadano Andreu Nin. Tuj poste la firmao kiu dezajnis la ekspozicion klarigis la kriteriojn de selektado kaj konstruado de la ejo, rimarkigante ĝian specifaĵojn.

Siavice la prezidanto de la Kataluna Esperanto-Asocio, Alfons Tur, prelegis pri la graveco de Sant Pau d’Ordal kaj Subirats en la historio de esperantismo en Katalunio. Li ankaŭ parolis pri Esperanto kiel lingvo de movado kaj idearo, kiuj nun daŭre vivas en Katalunio kaj tutmonde.

Poste Carme Hernández, nepino de la fondinto de la iama muzeo de Esperanto, Lluís Hernández Yzal, rakontis la vivhistorion de sia avo kaj parolis pri la graveco kiun kolektado kaj Esperanto havis en la vivo de li kaj de lia edzino, Teresa Massana. Ŝia parolado ankaŭ depostulis la rolon de la inoj ene de familio kaj de la esperantista movado entute, kutime preskaŭ forgesita.

Fine la urbestro de Subirats, Jaume Domènech, deklaris oficiale inaŭgurita la Esperanto-Spacon de Subirats. Enric Pineda recitis la poemon “Acollida” (pr. Akuljida), katalunlingva traduko fare de Ferriol Macip de la poemo “Akcepto” de Frederic Pujulà, kiu estis la himno de la 5a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono (1909). Poste Xavier Rodon kaj Mar Navarro muzike interpretis la saman pecon Esperante.

La programo finiĝis per manĝeto, konsistanta el kataluna ŝaŭmvino el Penedès (cava) kaj Ordal-aj persikoj, kaj libera vizito al la Spaco Esperanto. Post la somera paŭzo, la 28an de septembro, la 26an de oktobro kaj la 23an de novembro la nova Centro estos libere vizitebla. La vizito sin kompletigos kun la Esperanta Itinero, kiun oni povas sekvi libere per aŭdpriskriboj tra diversaj lokoj de Sant Pau d’Ordal. Ekde januaro 2025 la Centro malfermiĝos regule ĉiumonate ĉiun kvaran sabaton.

Alfons Tur

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/katalunio-9/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi