Jubilea kongreso de Kataluna esperantistaro

kataluna

De la 17a ĝis la 20a de majo okazis en Vic (prononcu: Vik) la 40a Kataluna Esperanto-Kongreso, kiu estis jubilea, ĉar en ĉi tiu urbo antaŭ cent jaroj okazis la 11a kongreso de Kataluna Esperantista Federacio. La kongresa temo estas “Popolaj Ateneoj kaj kultura kaj scienca disvastigo” ĉar tiuj institucioj celis atingi, per edukado kaj kultura trejnado, socion pli justan, pli egalan kaj, ĉefe, liberan kaj tial la Esperanto-movado kreskis en la popolaj ateneoj kaj ili fariĝis rifuĝejo de subteraj organizaĵoj dum la hispanaj diktaturoj.

La anaro ne estis tiom internacia kiel antaŭe, tamen partoprenis cento da homoj, ĉefe el Katalunio mem sed ankaŭ el Eŭskio, Hispanio, Okcitanio kaj Francio. Bedaŭrinde, pro manko de la hispana vizo ne povis veni kelkaj homoj el Azio kaj Afriko kiuj anoncis sin.

La nuna kongreso celis ligiĝi kaj omaĝi tiun de unu jarcento pli frue, tial la solena inaŭguro okazis en la Kolona Salono de la Urbodomo, kiel antaŭ cent jaroj, solene sed en malpli patosa stilo. Tiu historia kaj jubliea sinteno montriĝis ankaŭ en ekspozicio pri la 11a kongreso, kiu spekteblis senpage dum la tuta monato en la kultura centro Romia Templo. La ceteraj programeroj okazis ĉefe en la kultura centro Joan Triadú, situanta en la urbocentro kaj kiu montriĝis tute konvena.

La programo estis klasika kaj varia, kun eroj en esperanto kaj en la kataluna: prelegoj kaj debatoj pri la kongresaj kaj aliaj temoj, sciencaj prezentoj, kursoj pri Esperanto kaj pri la kataluna, kulturaj vizitoj, filmoj en Esperanto, vikipedio kaj eĉ gufujo kaj magio!

Ekster la kongresejo okazis diversaj kulturaj vizitoj interalie al episkopa muzeo kaj al domo Pratdesaba kaj ĝia astronomia observejo. Dumnokte surstrataj koncertoj de JoMo kaj KajTielPlu malfermitaj al kongresanoj kaj lokanoj kiuj povis ĝui ilin.

Alia elemento kiu ligis la intan kaj nunan kongresojn estis la kongresa Telegram-kanalo, kiu estis nomita Kometo laŭ la nomo de la kongresa surpapera informilo de 1924.
La omaĝo al la malnova kongreso atingis la lastan eron de la nuna ĉar ĝi finiĝis per komuna bankedo kaj posttagmanĝa kantimprovizado en la restoracio “Casino” ankaŭ la sama de antaŭ cent jaroj kaj kun simila menuo al la tiama.

Alfons Tur

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/katalunio-8/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi