La 24a de junio, la tago de Sankta Johano, estas la tradicia somermeza festo en Finnlando kaj Svedujo, kaj tial montriĝas la perfekta tago lanĉi la kvaran libron en nia Muminserio! Tove Jansson ja pensis pri tiu festo («juhannus» en la finna), kiam ŝi verkis Somermeza dramo.
La akvo simple altiĝas, altiĝadas, kaj ĉio ekflosas.
Jen aperas drivanta teatro, kaj per tiu la Muminfamilio drivas en somermezan nokton plenan de sorĉo kaj surprizo, kun novaj amikoj kaj malamikoj.
Ĉi tio estas la rakonto pri tio, kio okazis dum la magia monato junio en tiu jaro, kiam la fajrosputa monto ekmoviĝis, kaj la patrino de Mumintrolo faris sian plej belan arboŝelan ŝipeton.
Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto kaj Memoroj de Muminpatro. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
Elŝutu specimenan tekston.
Fonto: https://esperanto.org.uk/news/publishing/somermeza-dramo-r232/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news