Rezolucio de la 57a ILEI-Kongreso

ileiLa partoprenantoj de la 57a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), okazinta hibride – ĉeeste en Maceió, Brazilo, kun 27 partoprenatoj, kaj virtuale kun 57 partoprenantoj el 27 landoj tra la mondo – de la 20a ĝis la 27a de julio 2024, kun la ĉeftemo “Esperanto por justa edukado”,

KONSCIANTE pri la fundamenta rolo de edukado en konstruado de pli justa kaj pli paca estonteco, kaj rekonante la gravecon de promocio de interkulturaj komunikado kaj interkompreno inter popoloj,
KONSIDERANTE, ke:
– Esperanto, kiel neŭtrala kaj facile lernebla lingvo, prezentas valoran ilon por superi lingvajn barojn kaj antaŭenigi internacian kunlaboron;
– Instruado de Esperanto povas riĉigi la edukajn spertojn de studentoj, evoluigante iliajn lingvajn, interkulturajn kaj kognajn kapablojn;
– La alpreno de Esperanto kiel komuna interlingvo en internaciaj kuntekstoj povas helpi redukti kostojn kaj plibonigi la efikecon de komunikado;
KONSTATAS kun granda kontento la sukceson de la nuna ILEI-Kongreso, kiu ebligis la partoprenon kaj interagon de 84 personoj el 27 diversaj landoj;
ESPRIMAS sian profundan dankon al:
– CESMAC (Centro pri Superaj Studoj de Masejoo) kaj ĝia vicrektoro, d-ro Douglas Apratto Tenório, pro la malavara kaj varma gastigado de la kongreso;
– Prof. Laura Brazzabeni kaj la Loka Kongresa Komitato, precipe s-ro Aristophio Andrade Alves Filho, pro la sindediĉa laboro en la organizado de tiu ĉi unika evento;
– La urbo Maceió pro la gastama bonvenigo kaj subteno;
SUBTENAS la gravecon de la ĉeftemo “Esperanto por justa edukado” kaj REKONAS la valorajn kontribuojn kaj diskutojn okazintajn dum la kongreso pri tiu ĉi temo;
GRATULAS la sukceson de la ILEI-Simpozio, okazinta la 26an de julio 2024 – koincide kun la Internacia Tago de Esperanto, kiu estas mem aparte gratulinda – kun la temo “Lingvoj de Instruado kaj Justa Edukado”;
DANKAS profesoron Fernando Pita pro lia elstara laboro en la organizado de la Simpozio;
BONVENIGAS la kontribuon de la nova Virina Komisiono de UEA, kiu ĉi-jare transprenis la jam tradician organizadon de la “Virina Agado” dum la kongresoj de ILEI, substrekante la temon de “Interkultura Komunikado” ankaŭ el la virina vidpunkto per “Seminario pri Manĝ-etiketo” kaj aliaj valoraj kontribuoj dum la nuna Kongreso;
DANKAS profesorinon Alessandra Madella pro ŝia modela laboro en la organizado de la Seminario;
REKOMENDAS:
1. Promocii la instruadon de Esperanto en lernejoj de ĉiuj niveloj, plifortigante ĝian rolon en la edukado kaj kapabligo de civitanoj de la mondo;
2. Instigi edukajn instituciojn inkluzivi Esperanton en siajn studplanojn kaj organizi ankaŭ eksterlernejajn agadojn dediĉitajn al la studo kaj disvastigo de la lingvo;
3. Subteni esploradon en la kampo de Esperanto-instruado kaj la produktadon de novigaj kaj bonkvalitaj instrumaterialoj;
4. Kunlabori kun Esperanto-asocioj kaj internaciaj organizoj por antaŭenigi la uzadon de Esperanto en edukaj kaj kulturaj kampoj;
5. Alparoli la Edukministeriojn de diversaj landoj por rekoni la gravecon de Esperanto kaj alpreni konkretajn agadojn por instigi ĝian disvastigon;
INVITAS:
– Ĉiujn instruistojn integri Esperanton en siajn instruajn agadojn, uzante disponeblajn rimedojn kaj partoprenante en internaciaj kunlaboraj projektoj;
– Familiojn subteni la lernadon de Esperanto de siaj infanoj, rekonante ĝiajn efikajn kaj longdaŭrajn avantaĝojn;
– Internaciajn instituciojn antaŭenigi la uzadon de Esperanto kiel laborlingvon kaj subteni iniciatojn celantajn disvastigi Esperanton kaj ĝian kulturon;
REEMFAZAS la engaĝiĝon de ILEI pri la promocio de Esperanto kiel ilo por justa kaj egaleca edukado tutmonde;
VOKAS ĉiujn partoprenantojn kaj ILEI-membrojn daŭrigi la laboron por antaŭenigi la celojn kaj idealojn diskutitajn dum la kongreso en siaj respektivaj komunumoj kaj edukaj medioj;
KONKLUDAS, ke la instruado de Esperanto povas kontribui al konstruado de pli justa, egaleca, paca kaj helpema mondo, en kiu lingvaj diferencoj ne plu estos malhelpo al interkompreniĝo kaj internacia kunlaboro – sed nur kulturaj trezoroj, kiujn la komuna uzo de Esperanto alirebligos por ĉiuj.

Akceptita en Maceió, Brazilo, la 27an de julio 2024

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi