Giganta benko en Alzaco

benko

La 20an de majo okazis inaŭguro de Giganta Benko sur monteto de la urbo Wintzenheim, apud Colmar en Alzaco. Ĉeestis pli ol 200 personoj. Ĉi tiu benko apartenas al la serio de benkegoj en la reto BBCP (www.bigbenchcommunityproject.org), kiuj situas jam en 12 landoj. Nia benko estis la 351a kaj la unua en Francio.

Unue Michel Basso, prezidanto de TAKE-Esperanto (asocio kiu konstruis ĉi tiun benkegon) klarigis la celon de la benko: turisma kuriozaĵo “Kiel reiĝi infano kaj readmiri pejzaĝojn”. Fakte tiuj benkoj situas tie, kie estas bela pejzaĝo por admiri la belecon de la naturo, kaj alia amuzaĵo estas, ke oni povas aĉeti pasporton de BBCP kaj kolekti la stampojn en la pasporto post vizito de ĉiu benkego ĉe iuj komercejoj de la koncerna urb(et)o, laŭ indikoj en la retejo. Ĉiuj stampoj havas la logobildon de la fondaĵo kaj la nomon de la urbeto.

Poste la urbestro Serge Nicole klarigis la historion de la Chapelle des Bois, neturisma sed spirita loko de jarcentoj. Pastro Albert Nouati benis tiun benkegon, kiu estas verda kaj blanka, koloro de la flago de Esperanto, fiksita sur tiu benko per plasta tabulo. Elisa Kedji salutis la ĉeestantojn nome de TEJO. Suzanne salutis nome de Germanio (lando videbla de la benko). Fine la urbokomunumo oferis aperitivon al ĉiuj ĉeestantoj, inter kiuj estis 15 esperantistoj el tri landoj, kiuj poste tagmanĝis kune en loka restoracio.

Baldaŭ apud la benkego oni instalos panelon kun klarigoj pri la historio de la loko, pri la benkego, kaj pri Esperanto en tri lingvoj (franca, germana kaj Esperanto).

Se estas interesatoj por konstrui tian benkegon en via urbo, nia asocio povas helpi vin. Esperantistoj kiuj ŝatas konstruadon/urbanismon/arkitekturon povas aliĝi al nia asocio TAKE-Esperanto 90, Rue Tiefenbach 68920 Wintzenheim, Francio; clbm@orange.fr

Michel Basso
prezidanto de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj

Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/francujo-19/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi