Ĉi-jare la tradicia Somera kurso de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazis en Tampere la 6-9an de junio. Kiel kutime, ni ankaŭ ĉi-foje kunlaboris kun la loka Civitana Instituto, kie ni povis havi klasĉambrojn kaj aliajn ejojn por la kursotagoj.
Entute estis naŭ kursanoj surloke kaj unu distance. La instruistoj, Szabolcs (Sabi) Szilva kaj Sylvia Hämäläinen, instruis ambaŭ grupojn. Krome Juha Metsäkallas donis al la kursanoj praktikajn konsilojn, ekzemple pri diversaj Esperantaj retejoj. La kursorespondeculo Tiina Oittinen zorgis pri ĉiutagaj praktikaĵoj.
La interkona vespero en la unua kursotago estis aranĝita de la loka Esperanto-societo. Post mallonga piedirado en apuda preĝeja parko ni aŭdis prelegeton pri la vivo de Zamenhof. Ankaŭ bongustaj manĝaĵetoj kun kafo aŭ teo kompreneble estis parto de la agrabla vesperumo.
Ĉar nia ĉi-jara instituto Ahjola situas en la urboparto Pispala, kelkajn kilometrojn de la urbocentro, estis nature ke nia ĉiĉeronita rondirado okazis ankaŭ tie. La urboparto estas konata en Finnlando pro sia monteta aspekto. Post ioma grimpado nia grupo atingis la belvidejon sur monteto ĉe la lago Pyhäjärvi (vidu la foton). Tie nia ĉiĉerono rakontis pri la vivo de la homoj, kiuj loĝis kaj loĝas en tiu ĉi urboparto. Meze de la 19a jarcento la kreskanta urbo Tampere havis multajn novajn fabrikojn, kies laboristoj povis konstrui por si proprajn, modestajn domojn en Pispala pli malmultekoste ol en la urbocentro. La rondiradon partoprenis ankaŭ lokaj esperantistoj.
Ni tre ĝojis havi denove sukcesan Someran kurson. La sekvan kursolokon ni elektos komence de la venonta jaro kaj atendas same entuziasmajn kursanojn.
Tiina Oittinen
Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/finnlando-3/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news