Disvastigi Esperanton en ekzerc-klubo en Jiamusi

Jiamusi

Jiamusi-a Esperanto-Asocio en la provinco Heilongjiang aktive disvastigas Esperanton al la membroj de Chaoyue-a Ekzerc-klubo en la urbo Jiamusi (provinco Heilongjiang). Rezulte de la klopodo de la vicprezidanto de la asocio Qi Liwei, granda parto de la membroj nun scias pri Esperanto kaj pluraj el ili aktive lernas la lingvon.

La klubo estis fondita en 2019. Ĝia membraro kreskis de pli ol 100 homoj al pli ol 500. En februaro 2022 klubanoj partoprenis en la filmado de programo pri glaciaj kaj neĝaj sportaj aktivadoj por la Ĉina Centra Televido por bonvenigi tiujare Vintrajn Olimpikojn.

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/chinujo/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi