La 19an de junio la urbo Chenzhou en Hunan-provinco de Ĉinio, iĝis la fokuso de la ĉina Esperantujo. Ĉe la monto Suxian kunvenis samideanoj de Chenzhou-a Esperanto-Asocio, Administra komitato de Suxian-monto, Chenzhou-a instituto pri urboplanado, Chenzhou-a urboinvesta grupo kaj Internacia vojaĝagentejo de Chenzhou. Esperantistoj aranĝis subskribadon por la 109a Universala Kongreso de Esperanto. Ili ne nur montris subtenon al UK-109, sed ankaŭ diskutis la novigadon de la Esperanta ŝtonego ĉe la Esperanta vojo sur la monto.
En la seminario prezidanto de Chenzhou-a Esperanto-Asocio Guo Zhechun raportis pri la 109a UK okazonta ĉi-aŭguste en Afriko. Li diris, ke la kongreso estas bonega ŝanco por diskonigi Esperanton al diversaj sociaj sektoroj. La kongreso signife plibonigos la publikan konon pri Esperanto, kaj tiel montros ĝian utilecon kaj internacieco.
Altranga ekonomikisto Tang Anjie el la Nacia komisiono de disvolvado kaj reformado diris, ke la Esperanta vojo povas fariĝi vizitkarto, per kiu Chenzhou povos esti internacie fama turisma loko, se oni sukcese plenumos la novigon. Tang Zhenggui, direktoro de la Administra komitato de Suxian-monto, plene subtenis ĉi tiun planon kaj emfazis, ke la komitato faros ĉion por certigi la realigon de la projekto. Reprezentanto de Chenzhou-a urboinvesta grupo Hu Zhiqiang prezentis financan proponon por la konstruado. Fine Fan Daqing, sekretario de la Administra komitato de Suxian-monto, konkludis, ke la novigado estos integrita en la urba plano, kaj la urbo aktive efektivigos la strategian celon de la urba registaro por iĝi turisma loko.
En la estonteco la monto Suxian ne nur iĝos brila pitoreskaĵo de Chenzhou, sed ankaŭ altiros tutmondan atenton per sia unika Esperanto-kulturo, helpante al Chenzhou atingi novan nivelon kiel internacia turisma urbo.
Xie Ruifeng
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2024-06/24/content_117271068.htm
Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/chinio-16/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news