Ĉi-jare Tartu iĝis tre alloga por turistoj, ĉar ĉi tiu fama universitata Estonia urbo estas la Kultura Ĉefurbo de Eŭropo 2024. Tial bonega novaĵo estis, ke Tõnu Hirsik, prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio, sukcesis kunigi esperantistojn al la 58a BET en la universitata palaco de la 10a kaj 14a de julio.
Partoprenis 55 esperantistoj el 13 landoj; nature, la plej multaj (po 10-11) estis esperantistoj el Estonio, Latvio kaj Litovio, kaj gastoj el Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Hispanio, Hungario, Italio, Germanio, Luksemburgio, Pollando kaj Ukrainio – ili kreis vere internacian etoson kaj varian programon.
La alventago estis sen speciala programo, sed alvenintoj vespere kuniĝis por promeno tra la centro de la urbo kaj vespermanĝo en belega ĉefplaco apud la urbodomo.
Ĵaŭde en la malfermo kun multaj salutoj de diversaj landoj; estis plezuro aŭskulti rakontojn de Biruta Rozenfelde kaj Zenonas Sabalys, kiuj kun aliaj junaj esperantistoj en 1959 komencis la tradicion de BEToj; post fotado kaj trarigardo de la libroservo okazis la unua prelego. Profesoro Enn Ernits prezentis kurtan historion pri la Esperanto-Movado en Estonio kaj montris la unuajn librojn eldonitajn en Estonio. Sekvis interesa prelego de d-ro Manfred Westermayer pri rolo de marĉoj en la vivo de naturo kaj de homaro. Pri tradukado kaj subtilaĵoj de tradukista laboro sprite kaj atentokapte parolis István Ertl, profesorino Nina Daniliuk rakontis pri “Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj: la verkoj en Esperanto”. Finis la tagan programon tenera kaj melodia koncerto de la grupo “Kaval Kasi”, kie ni vidis kaj aŭdis la naciajn muzikajn instrumentojn. Multaj partoprenantoj, sugestitaj de Margarita Želve, post la vespermanĝo elektis la koncerton de latvaj muzikistoj ĉe la rivero, kadre de kultura urba programo.
Por prelegoj de la dua tago ni povis kunveni nur posttagmeze, ĉar la universitato estis matene fermita pro funebra ceremonio, sed eblis partopreni en la ekumena meso, kiu okazis en la malnova preĝejo de S-ta Johano, gvidata de luterana pastoro kun helpo de Kalle Vilbaste. Poste Kalle rakontis la historion de la preĝejo, atentigis pri amaso da specialaj ceramikaj figuroj, akompanis dezirantojn al la turo de la preĝejo, kie oni refoje organizas eĉ teatraĵojn!
Tartu famas pri sia botanika ĝardeno, kaj multaj BETanoj vizitis ĝin kaj aliajn interesajn lokojn de la urbo.
Postagmezo estis denove prelega kaj unue ni aŭdis tiun de Manfred Westermayer “Historio de Ukraino – de USSR al sendependeco”. Sekvis prelegoj de Margarita Želve pri “Latvaj Esperanto jubileoj en 2024” kaj Tuomo Grundström pri “Prapatro kaj nuna stelulino de la finnlingva dialekta literaturo”, La programon finis impresoj de Gražina Opulskienė el ĉi-jara Nepala Himalaja renkontiĝo. Familio de Kalle Vilbaste strebis instrui kelkajn ludojn kaj dancigi esperantistojn post prelegoj.
Sabato estis ekskursa tago, kaj ni komencis per busa ekskurso al la impona Estonia Nacia Muzeo, kiu estas konstruita sur la loko de iama armea flughaveno. Tie oni detale prezentas la historion de Estonio, proponas interesan ekspozicion – kvazaŭ riveron pri lingvoj de la urala lingvofamilio, viziton al galerio kun bildoj de simbolistoj. Post ekskurso kun ĉiĉeronino la ekskursantoj spektis apartajn ekspoziciojn de la muzeo. Posttagmeze ni ŝipis sur rivero Emajõgi. Restis iom da tempo por viziti grandan foiron en la centro de Kultura Ĉefurbo 2024 kaj denove ĝui la vesperan koncerton.
La fermo de BET okazis en la restoracio “Aleksander”, kie krom dankoj al Tõnu, Kalle, helpantoj kaj prelegantoj sonis ankaŭ Esperantaj kantoj. Pri programeroj de BET en socialaj retoj pere de “La Frateca Radio” informis kaj filmetojn kreis Laura Brazzabeni.
Dimanĉo estis forirtago, sed ne estis tempo por tristi, ja jam aperis la unua informilo priBET-59 kiu okazos post unu jaro en Kaŭno (vidu https://sezonoj.ru/2024/07/bet-146/), kaj ni plej verŝajne revidos en Kaŭno ne nur la ĉeestintojn de la Tartua BET, sed ankaŭ multegajn esperantistojn de diversaj landoj.
Gražina Opulskienė
Foto: https://www.facebook.com/photo/?fbid=8134953843231433&set=g.105354750016
Informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/bet-147/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news