Litova Esperanto-Asocio, universitato Vytautas La Granda en Kaŭno kaj Monda centro de litovoj invitas partopreni en la tradiciaj 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59). BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio.
Datoj: de la 5a ĝis la 13a de julio 2025. Oni povos veni jam la 4an de julio.
Celoj kaj taskoj: studi problemojn de la Esperanto-movado, elstarigi ĝiajn ĉefajn taskojn, interŝanĝi sperton pri esperantista agado, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.
Loko: BET-59 okazos en Kaŭno (litove: Kaunas), meze de Litovio, 100 km okcidente de Vilno, la ĉefurbo de Litovio.
Kaŭno estas la dua laŭ la grandeco urbo de Litovio, situanta apud la kunfluo de la du plej grandaj riveroj de Litovio Nemano (litove: Nemunas) kaj Neris, grava industria, transporta, scienca kaj kultura centro, eksa provizora ĉefurbo de Litovio. Kaŭno estis unuafoje menciita en kroniko en la 1361a jaro. Nun ĝi havas ĉirkaŭ 320 mil loĝantojn. En 2022 Kaŭno estis la kultura ĉefurbo de Eŭropo. Kaŭno estas konsiderata kiel la ĉefurbo de Esperanto en Litovio.
Ĉiuj programeroj de BET-59 okazos en la moderne ekipita universitato Vytautas la Granda (str. S. Daukanto 28). Ĝi situas en la centro de la urbo kaj estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile.
La partoprenantoj de BET-59 havos luksajn kondiĉojn por sia laboro kaj ripozo. Ili povos libere uzi la tutan infrastrukturon kaj servojn de la universitato (kunsidejoj, salonoj, aŭditorioj, kafejo, modernaj teknikaĵoj, multaj komputiloj kun libera retaliro k. a.). BET-59 havas subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo kaj ankaŭ de tutlandaj ŝtataj instancoj.
La programo estos tradicia: somera universitato, diversnivelaj Esperanto-kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri la Esperanto-movado en la Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero.
La Organiza Komitato atendas proponojn, sugestojn kaj ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.
Ni invitas ĉiujn esperantistojn, speciale el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj landoj. La kvanto da partoprenantoj ne estas limigita. Ni atendas 500 personojn el 30-40 landoj.
ALIĜKOTIZO
1. Ĝis la 31a de decembro 2024:
50 eŭroj por esperantistoj el ekssovetiaj kaj ekssocialismaj Eŭropaj landoj;
80 eŭroj por ĉiuj ceteraj landoj.
2. Ekde la 1a de januaro 2025 la aliĝkotizo por ambaŭ aliĝkategorioj kreskos je 10 eŭroj, respektive ĝis 60 kaj 90 eŭroj.
La kotizo pageblas en ajna konvertebla valuto. Infanoj, lernejanoj kaj studentoj la aliĝkotizon ne pagas.
ALIĜOJ
Por aliĝi necesas plenigi la aliĝilon kaj samtempe pagi la aliĝkotizon.
La reta aliĝilo jam funkcias https://mallonge.net/bet59.
Vi povas plenigi paperan aliĝilon, petu ĝin ĉe litova.ea@mail.lt.
Grave! Personoj, kiuj grave kontribuos al la programo aŭ/kaj signife helpos organize, ne pagos la aliĝkotizon.
PAGOJ
1. sendi poŝte/ĝire al la konto de la kasistino de BET-59 Irena Jagminaitė: LT687300010157748186 en SWEDBANK, SWIFT kodo HABALT22XXX;
2. pagi per kontanta mono dum esperantistaj aranĝoj al Irena Jagminaitė kaj al aliaj organizantoj de BET-59;
3. interkonsenti kun la Organiza Komitato pri alia pagmaniero;
4. esceptokaze, kun konsento de la Organiza Komitato, pagi surloke ĉe la alveno al BET-59, se ne eblas anticipa pago.
La aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de la kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).
VIZOJ
Al Litovio senvize rajtas veni la civitanoj de ĉiuj landoj de Eŭropa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj petu vizojn ĉe Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en siaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin al LEA, kiu sendos oficialan inviton.
LOĜADO
La partoprenantoj de BET-59 povos loĝi en:
1. Studenta domo de la Instrua centro (str. Jonavos 178 ). Prezo 12 eŭroj tagnokte pro unu lito en dulita ĉambro. Necesejoj, duŝejoj kaj lavujoj estas komunaj en koridoro. En nia dispono estas 50 ĉambroj (100 litoj).
2. Studenta domo de alia Instrua centro (str. Jonavos 162). Prezo: 30 eŭroj tagnokte pro unu lito en dulita ĉambro. Necesejoj, duŝejoj kaj lavujoj estas komunaj por du ĉambroj. En nia dispono estas 50 ĉambroj (100 litoj).
3. Studenta domo de la Litovia inĝeniera kolegio (str. Kampo 27). Prezo: 25 eŭroj tagnokte pro unu lito en trilita ĉambro. Necesejoj, duŝejoj kaj lavujoj estas komunaj en la koridoro. En nia dispono estas 50 ĉambroj (150 litoj).
(Se ĉi tiu oferto ne sufiĉos, la Organiza Komitato rezervos ĉambrojn en aliaj studentaj domoj. La kondiĉoj estas similaj.)
4. Hotelo “Metropolis” (str. S. Daukanto 21) tristela turisma hotelo proksime de la kongresejo. Ĝi enhavas 8 unulitajn, 22 dulitajn, 4 trilitajn kaj 7 kvarlitajn ĉambrojn. Ĝi estas la baza hotelo de BET-59, en ĝi loĝos la organizantoj. Ĝi estas mendebla nur pere de la organizantoj. Unulita ĉambro tagnokte kostas 68 eŭrojn, dulita – 88 eŭrojn, trilita 102 eŭrojn, kvarlita – 124 eŭrojn. La prezoj inkluzivas matenmanĝon kaj turisman imposton.
Oni povas loĝi ankaŭ en diversnivelaj kaj diversprezaj hoteloj kaj gastejoj de la urbo. Mendu memstare. Vidu la liston de la urbaj hoteloj kaj gastejoj ĉe https://visit.kaunas.lt/en/plan/accommodation. La plej proksimaj al la kongresejo estas jenaj hoteloj: Kaunas, Radisson Hotel Kaunas, Best Western Santaka, Best Baltic Hotel Kaunas, Victoria Hotel Kaunas, Kaunas City Hotel.
Pagu la loĝadon same kiel la aliĝkotizon, laŭeble frue; nur esceptokaze eblas pagi surloke ĉe la registrado.
MANĜADO
Apud la kongresejo estas multaj restoracioj kaj kafejoj. Tamen por la dezirantoj manĝi komune la organizantoj ebligos tion fari en unu el najbaraj kafejoj, tamen nur por tagmanĝo. Pagi necesos surloke dum la registrado. En la aliĝilo bonvolu noti, ke Vi preferas tagmanĝi organizite kaj pretas pagi ĉe la alveno.
UTILAJ RETEJOJ
1. Urbaj turismaj informoj: https://visit.kaunas.lt/en/. La informoj estas en la litova, angla, germana kaj rusa lingvoj.
2. Vikipedio pri Kaŭno en Esperanto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ka%C5%ADno.
ALIAJ GRAVAĴOJ
Komence de junio 2025 aperos Informilo №2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj.
Ni planas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de BET-59.
Aktualajn informojn oni povas trovi en la retejo de BET-59 http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=bet59.
Aktualaĵojn pri BET-59 konstante publikigas ankaŭ la novaĵretejo La Ondo de Esperanto (https://sezonoj.ru/bet/) kaj la samtitola bitgazeto.
KONTAKTOJ DE LEA
Poŝta adreso: Litova Esperanto-Asocio, p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio.
Poŝtelefonoj: +370-687-12219 (Povilas Jegorovas); +370-611-60402 (Asta Nastaravičiūtė).
Retadresoj:
LEA: litova.ea@mail.lt;
Prezidanto de LEA Povilas Jegorovas: pjegorovas@yahoo.com;
Respondeca sekretario de LEA Asta Nastaravičiūtė: anasturte@gmail.com.
Litoviaj esperantistoj faros ĉion eblan por ke BET-59 estu vere altnivela internacia esperantista aranĝo kaj programe kaj organize. Bonvolu jam nun plani Vian partoprenon en BET-59 kaj notu tiujn datojn en via Esperanto-Kalendaro. Ĉiuj estas petataj disvastigi informojn pri BET-59 tra la tuta mondo.
Bonvenon al Litovio!
Organiza Komitato
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/bet-146/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news