Beletra Almanako, 2024, №49

beletraPrezentante la februaran Boaon, Anina Stecay, unu el la redaktantoj de Beletra Almanako, komparas Esperanton kun ŝakludo, kiu havas relative malmultajn regulojn, ebligantaj tuj ekludi, sed “la riĉeco de la ludo kuŝas ne en la nombro de la elementoj, sed en la eblaj kombinaĵoj”. Simile Esperanto kun siaj famaj 16 reguloj, laŭ ŝi, donas facilan aliron al nia lingvo al novuloj, sed ankaŭ ebligas lingvan enprofundiĝon: “La sama rilato inter relative konciza ingrediencaro kaj posta fekundeco pro la mensa kreemo videblas en Esperantaj vortludoj, ŝercoj, en la riĉa originala kaj tradukita literaturo kaj tiel plu”. Kaj tion pruvas la enhavo de la februara almanako.

La originala prozo prezentiĝas per tri verkoj. En la dialogplena novelo Azilpetanto Spomenka Štimec rakontas pri la sorto de burunda esperantisto veninta azilpete al Kroatio. Cho Sung Ho refoje ekspluatas la temon de neefektiviĝinta geedzeco malgraŭ la amo. Ĉi-foje la protagonistoj en La amo de Emilia el Anglujo kaj Japanujo renkontiĝas en Usono dum doktoriĝaj studoj. La forpasinta pandemio plu altiras verkantojn: Mikaelo Bronŝtejn en Kronvirusaj mikronoveloj priskribas diversajn epizodojn, kelkaj memorigis al mi la humuran ĵurnalrubrikon “Infanoj parolas”.

Verkoj de la tri hispanaj poetoj plenigas la fakon de originala poezio: Liven Dek kun Kvin poemoj. Poemoj de Jorge Camacho kaj Miguel Fernández rilatas al la situacio de Palestino.

Tradukita prozo ĉeestas per la verkoj de Ursula K. Le Guin (Tiuj kiuj marŝas for el Omelas, trad. Brandon Sowers), Dino Buzzati (La blato, trad. Sara Spanò), Longos (Dafniso kaj Ĥloa, trad. Gerrit Berveling). Du poetinoj prezentiĝas per tradukoj: la galega Chus Pato (trad. Suso Moinhos) kaj la finna Katri Vala (trad. Jouko Lindstedt).

Suso Moinhos intervjuis telefone en 2021 al Vimala Devi (pseŭd.), portugallingva verkistino, poetino kaj tradukistino, naskiĝinta en Goao, la edzino de Manuel de Seabra, pri ŝia literatura kariero, sed ne nur.

Originala teatro ĉeestas per La ŝtuparo de amo. Imaga epilogo por la opero “La Bohème” de Puccini de Luiza Carol.

En Literaturo kaj lingva evoluo Wim Jansen eseas pri la rolo de literaturo en la evoluigo de la ĉiutaga lingvaĵo de Esperanto. Ulrich Lins siavice artikolas pri Jansen (1948-2024), kiu karieris de aerospac-inĝeniero ĝis sendependa lingvoinstruisto kaj esploristo.

La traduko de István Ertl ebligas konatiĝi kun origine nederlandlingva artikolo de Jan Gielkens kun rememoroj pri Willem Verloren van Themaat, kiuj bildigas interesajn epizodojn eksteresperantujajn.

Smolanda kvodlibeto de Sten Johansson enhavas pecojn, entute sep, kiuj traktas diversajn aferojn pri kaj ĉirkaŭ la sveda provinco Smolando, ekde la Traktato de Kalmar kaj historiaj eventoj en Nordio en la 14-16a jc, tra Lineo kaj sekurec-alumetoj (tio memorigis al mi la rakonton Sveda alumeto de Ĉeĥov), famaj svedaj verkistoj kaj fondinto de IKEA ĝis la tradiciaj proverboj aŭ popolaj diraĵoj pri smolandanoj. Cetere, La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson de Selma Lagerlöf, tradukita de Johansson, enhavas fabelon pri la estiĝo de Smolando kaj ties loĝantoj.

Rubrikaj bildoj en la 49a almanako apartenas al Asha Thadani, arta fotisto loĝanta en Bengaluro, Barato, de la serio “Broken” (Rompitaj), “kiu montras la vivon de diversaj komunumoj de dalitoj (aŭ netuŝebluloj, la plej malalta kasto en Barato)”.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/ba49/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi