Pli ol 800 aliĝintoj: Aruŝo superis Vankuveron

aruŝo

Je la 23a de julio 2024 jam 829 homoj el 66 landoj aliĝis al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio) – pliaj 62 aliĝoj aldoniĝis ekde la 3a de julio (vd. https://sezonoj.ru/2024/07/afriko-35/) danke al daŭra aliĝado/aligado de Afrikaj esperantistoj.

En la supro de la landotabelo daŭre restas la kongreslando Tanzanio kun 142 aliĝintoj. Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ 20 personoj.

142 Tanzanio
91 Burundo
74 DR Kongo
50 Francio, Germanio
32 Ĉinio, Italio
30 Japanio
27 Koreio
25 Usono
22 Brazilo
21 Pollando

Ekde la 1947a jaro, kiam la Universalaj Kongresoj rekomenciĝis post la milita paŭzo, nur sesfoje estis malpli ol mil aliĝintoj:

923 UK-57 en Portlando, Usono (1972)
802 UK-69 en Vankuvero, Kanado (1984)
866 UK-97 en Hanojo, Vjetnamio (2012)
706 UK-99 en Bonaero, Argentino (2014)
917 UK-104 en Lahtio, Finnlando (2019)
859 UK-107 en Montrealo, Kanado (2022)
(Laŭ https://uea.org/kongresoj/listo)

La Aruŝa UK do superis ne nur la Bonaeran, sed ankaŭ Vankuveran UK, al kiu antaŭ 40 jaroj aliĝis 802 personoj. Restas nur 30 aliĝoj por atingi Montrealon kaj 37 por superi Hanojon.
Ĉu la 109a UK superos ankaŭ ilin? Vi povas helpi al tio per donaco por la Fondaĵo Partoprenu UK-on” ĉe https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk aŭ per aliĝo ĉe https://uk.esperanto.net/2024/.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/afriko-37/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi