La 2a Afrika Kongreso de Virinoj en Aruŝo

La Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) organizas la 2an Afrikan Kongreson de Virinoj (AKVo), kiu okazos de la 30-a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio, tuj antaŭ la 109a Universala Kongreso de Esperanto. La 2a AKVo okazos danke al subteno de Universala Esperanto-Asocio kaj Esperantic Studies Foundation.

La kongresa temo estas “Virinoj: leviloj de daŭrigebla disvolviĝado”. Tiu ĉi temo fokusiĝos al la potencigo de virinoj. Ĝi emfazas la fakton, ke investado en la subteno kaj trejnado de virinoj estas disvolviĝa levilo por landoj kaj kontinentoj. Estas planataj multaj aktivaĵoj, inter ili prelegoj, kundivido de spertoj, artaj atelieroj, instruado de Esperanto kaj komunaj vizitoj.

La 2a AKVo okazos en la katolika loĝejo Catholic Archidiocese of Arusha Center House, Kanisa Road 9, Aruŝo, Tanzanio. La kongresejo havas belan ĝardenon, programsalonon, kuirejon kaj komfortajn dormoĉambrojn. La kongresejo estos poste uzata de la Internacia Infan-Adolesktanta Kongreseto (IIK).

EVAA kaj UEA ĝoje invitas vin veni kaj partopreni. Jam 50 esperantistinoj de diversaj aĝogrupoj aliĝis el pluraj landoj. La organizantoj nun aparte bonvenigas virinojn ekster Afriko. Konsideru partopreni! Por aliĝi bv. kontakti Miora Raveloharison (le.myrhe@gmail.com) kaj Alexandrine Omba (alexandrine.omba7@gmail.com). Pli da informoj ĉe Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/VirinaKongreso.

Oni bonvenas ankaŭ partopreni en la 109a UK kaj en la 52a IIK.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1173.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi