Je la 1a de julio al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 621 personoj el 64 landoj. Sed jam post du tagoj, la 3an de julio la nombro de la estontaj kongresanoj kreskis al 767, inter kiuj estas pli ol 100 novaliĝintoj el la kongreslando Tanzanio.
Fernando Maia Jr., vicprezidanto de UEA, jene komentis ĉi tiun kreskon:
La organiza teamo … devis multe labori kaj kunlabori por finkongresanigi multajn partoprenantojn, ĉefe el Afriko kaj ĉefe el Tanzanio mem. Kelkaj neniam antaŭe estis membroj de UEA, do la teamoj bezonis arigi dokumentojn por formaligi kongresanigon. Tio ĉefe gravas por junuloj, ĉar estas rabato laŭ aĝo kaj se temas pri tio, necesas pruvdokumentoj ktp. Temis pri intensa laboro inter Kongresa Fako, Sekretario de UEA, Afrika Komisiono, Estraro kaj LKK. Mi ĝojas pro la atingoj.
Danke al la amasa aligado/aliĝado de afrikanoj nun en la supro de la landotabelo estas Tanzanio kun 142 aliĝintoj.
Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ 20 personoj.
142 Tanzanio
73 Burundo
67 DR Kongo
49 Francio, Germanio
30 Italio, Japanio
27 Koreio
26 Ĉinio
25 Usono
21 Brazilo, Pollando
Al la unua Afrika UK jam aliĝis 320 Afrikaj esperantistoj el 16 landoj, tio estas 41% de la aliĝintaro. Tute mankas aliĝintoj el la nordo de Afriko: Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Sudano kaj Tunizio, kaj el Niĝerio – la plej loĝata Afrika lando kun pli ol ducent milionoj da loĝantoj.
La unua Afrika UK kun 767 kongresaj aliĝoj jam superis la 99a UKon en Bonaero (Argentino, 2014) kun nur 706 aliĝintoj, kiu estis la plej malamasa Universala Kongreso el ĉiuj UKoj okazintaj post la Dua Mondmilito. Ĉu la Aruŝa UK superos ankaŭ la 69an UK en Vankuvero (Kanado, 1984) kun 802 aliĝintoj?
Vi povas helpi al tio per donaco por la Fondaĵo Partoprenu UK-on” ĉe https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk aŭ per aliĝo ĉe https://uk.esperanto.net/2024/.
AlKo
Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/afriko-35/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news