Lingvaj demandoj por la Pintkonferenco de la Estonteco

Reprezentantoj de UEA partoprenis en Civilsocia Konferenco, kiu okazis en Najrobio, Kenjo, de la 9a ĝis la 11a de majo. Organizis la konferencon la Departemento de UN pri Tutmonda Komunikado, prepare al Pintkonferenco de la Estonteco, kiu kunvenos en Novjorko en septembro por ekzameni progreson pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj klopodi renovigi la energion bezonatan por ilin atingi.

Niaj reprezentantoj, Mana Brinson (el D.R. Kongo) kaj Anny Joanice (Burundo), aktive partoprenis la diskutojn, emfazante la lingvan dimension de la kunlaborado necesa por realigi la Celojn, kaj kontaktante aliajn partoprenantojn rilate al Esperanto kaj lingvaj demandoj. Inter la homoj kiujn ili kontaktis en Najrobio estis Liberato Bautista, prezidanto de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun UN (CoNGO), kie UEA estas estrara membro. Ni ŝuldas multajn dankojn al Mana kaj Anny pro ilia kontribuo.

Intertempe, en Novjorko, nia reprezentanto Francis M. Hult partoprenas la pretigon de dokumento de NROj por prezento al la Pintkonferenco de la Estonteco. Kiel jam tro ofte okazas, la lingva dimensio en plenumo de la Celoj estas plejparte ne atentata de la gvidantoj de NROj. Francis forte batalas por inkluzivi en la dokumenton atentigon pri la lingvaj problemoj kiuj nun malhelpas la kunlaboron necesan por realigi la Celojn.

Li prezentis tekston al la kunaŭtoroj de tiu dokumento. Ĝi bone ilustras la problemon kiun ni frontas ĝenerale en la agado ĉe UN – nome, ke, kvazaŭ laŭdifine, la nunaj partoprenantoj en UN-aferoj (precipe parolantoj de la angla) havas la lingvajn rimedojn por tion fari, sed ne pensas pri la granda amaso da homoj kiuj estas ekskluzivitaj ĉar ili ne posedas tiujn rimedojn. Malmultaj homoj serioze pensas pri plivastigo kaj pliegaligo de tiuj lingvaj rimedoj, kiuj estas tamen unu el la plej grandaj obstakloj en la realigo de la Celoj. UEA argumentas, ke UN devas inkluzivi la tutan homaron se ĝi deziras vere realigi la Celojn, ĉar la tuta homaro respondecos pri ilia realigo. Kaj tiuj lingvaj rimedoj enhavu ne nur la kapablon de la centro paroli al la periferio, sed la kapablon de la periferio alparoli la centron.

Legu la tekston prezentitan de Francis Hult.

Sciu pli pri la Pintkonferenco de la Estonteco.

Humphrey Tonkin

Fonto: https://unesperante.wordpress.com/2024/06/01

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi