Organizi Internacian Junularan Kongreson (IJK) ekster Eŭropo estas sufiĉe defia kaj TEJO planas fari ĝin en 2025. Ni nun serĉas kandidaton por helpi TEJOn realigi tion.
La sukcesa kandidato devas:
- Profunde koni la internan organizadon de TEJO
- Havi rektan sperton pri organizado de IJK
- Bone scii la junularan Esperantan movadon en sudorienta Azio
- Disponeblas inter julio kaj septembro
Homoj el ĉiuj landoj rajtas kandidatiĝi. TEJO pagos honorarion por tiu laboro, kaj negocos la specifajn kondiĉojn kun la sukcesa kandidato.
Se vi interesiĝas, sendu kandidatiĝon al info@tejo.org ĝis inklude la 27an de junio 2024. Se vi havas pliajn demandojn, ne hezitu skribi al la sama retpoŝtadreso.
Fonto: https://www.tejo.org/kongresa-kunlaboranto/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news