Malferma alvoko – estraranoj de Tejo 2024–2025

estraro

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2024–2025. La elektitoj enoficiĝos la 1an de septembro 2024 kaj finos la mandaton la 31an de aŭgusto 2025.

La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Novaj estraranoj estos elektitaj kadre de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto aŭ per reta voĉdono en julio. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2024 naskita inter la 1a de septembro 1989 kaj la 31a de aŭgusto 2006. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj de unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. Inter eblaj fakoj troviĝas:

  • Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado, Scienco, Kulturo, Kongresoj, Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.
  • Adoleska Agado, Genra Egaleco, Juro, Moviĝeblo, Teĥnologio, Universitata Agado
  • Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj.

Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la neŝovebla limdato de la 30a de junio 2024. Alkroĉu viajn vivresumon, motivan leteron kaj eksplicitan indikon pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

K(unlab)ore,
la Elekta Komisiono de TEJO:

Fonto: https://www.tejo.org/alvoko-estraro-2024-2025/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi