Kadre de Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.
ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj, laŭ la ŝtatanecoj listigitaj fine. La volontulado daŭrŭ ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn, ideale ekde Septembro aŭ Oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.
Ankaŭ estas oportuno ĉi-jare kandidatiĝi nur por 3-monata volontulado. Kvankam ni preferas kandidatojn por 12-monatoj, se vi interesiĝas bonvolu kontakti nin pri tio.
Eblas kandidatiĝi ĝis la 30a de junio!
Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/volontuloj2025/
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news