TEJO en LevelUP!

LevelUP

Ĉi-aprile okazis LevelUp! 2024, evento organizita de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), kies plenrajta membro estas TEJO. FoJE estas tegmenta organizo de kaj internaciaj organizoj kaj naciaj konsilioj junularaj de Eŭropo. Ĉar TEJO estas plenrajta membro, ĝi ricevis rezervitajn lokojn por sendi sian propran delegacion.

La evento okazis en Bruselo, la ĉefurbo de Belgio. Pli precize, la evento okazis en konstruaĵoj de institucioj de Eŭropa Unio – speciale rimarkinda en la konstruaĵo Spinelli, kie situas la Eŭropa Parlamentejo. La evento daŭris du tagojn kaj kunigis ĉirkaŭ 1200 junajn homojn el la tuta Eŭropo. La evento estis en la angla, sed la TEJO-delegacianoj kompreneble uzis Esperanton inter ili.

La delegacio de TEJO konsistis el sep homoj, kiuj venis el Francio, Hispanio, Katalunio, Italio, Pollando kaj Serbio. La delegaciestro estis David Ruíz Sánchez.

Pri kio temis?

LevelUp! 2024 estas evento financita de Eŭropa Unio. Ĝia ĉefa celo estis la promociado de la ĉi-juniaj Eŭropaj Balotoj. Tamen, tio ne estis la nura temo pritraktita, ĉar partoprenantoj povis elekti diversajn atelierojn kaj aktivaĵojn laŭ ilia propra intereso. Estis tri klasoj de atelieroj kun malsamaj nomoj: Mia Voĉo; Mia Eŭropo; Mia Voĉdono.

  • Mia Voĉo atelieroj temis pri perdona kreskado kaj plibonigado de lertecoj, aplikeblaj ankaŭ en junularaj organizoj (ekzemple, AI: kiel fari pli kun malpli).
  • Mia Eŭropo atelieroj temis pri profundigado de kompreneco de politika internmaŝinaro de Eŭropa Unio (ekzemple, Esploru niajn rajtojn).
  • Mia Voĉdono atelieroj temis pri junulara partoprenado en balotoj, ne nur Eŭropaj sed ĝenerale (ekzemple, Fariĝu venonta juna kandidato).

Ĉar ĉiu homo elektis partopreni malsamajn atelierojn, ĉiu malsame spertis la eventon. Kiel vi verŝajne jam konkludis, ĉi tiu evento estis politika, sed ĝi ne estis partia. Tamen, ĝi estis bona oportuno por TEJO retiĝi kun aliaj junularaj organizoj kaj plifortigi siajn eksterajn rilatojn.

La delegacio de TEJO alvenis Bruselen unu tagon antaŭ la komenco, kaj foriris unu tagon post la fino. Ni havis tempon por amikumi kaj urbumi, kune aŭ sole. Sufiĉe antaŭ la evento, esperanta amikumado en Bruselo estis planita kaj krom delegacianoj venis ankaŭ Bruselaj – eĉ el aliaj partoj de Belgio – kaj Francaj esperantistoj.

Ĝenerale, la evento plaĉis al mi. Atelieroj mem estis bonaj, sed mi ankaŭ ĝuis revidi konatajn homojn kaj ekkoni novajn homojn el malsamaj junularaj organizoj. Mi ankaŭ ŝatis esplori la urbon tiel historie riĉa, lingve unika kaj internacie grava.

Vuk Mladenović

Fonto: https://www.tejo.org/levelup2024/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi