Grégoire Maertens festis sian centan dat-revenon la 1an de januaro de ĉi tiu jaro. Honore al li estis starigita la premio Maertens, kiu ĉiujare estos aljuĝita al esperantistaj instancoj aŭ individuoj, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plukontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado.
Pri la kontribuoj de Grégoire Maertens al la esperanto-movado mi apenaŭ bezonas diri. Ili komenciĝis dum la Dua Mond-milito en Belgujo, kiam li redaktis la solan Esperanto-gazeton en la okupaciitaj landoj kaj daŭris seninterrompe tra la loka kaj la landa movado ĝis komitataneco kaj prezidanteco de UEA, kiun li repacigis kaj reorganizis.
La kapitalo komence donacita de la familio Maertens permesas komenci la premiadon jam ĉi-jare, sed pliaj kontribuoj estas bezonataj kaj sendeblaj al UEA. Vidu la pagmanieron ĉe https://uea.org/alighoj/donacoj/maertens.
Sed vi ankaŭ rajtas proponi kandidatojn por la premio ĝis la 30a de septembro ĉi-jare al la ret-adreso: sekretario.premio.maertens@gmail.com. La proponoj atingos komisionon konsistantan el ĉiuj vivantaj eksaj prezidantoj de UEA, kiu faros la decidon.
Pensu bone pri la proponoj. Mi donu al vi kelkajn ekzemplojn. Iu, kiu certe povus konkurenci pri la premio estus iu malriĉa Varsovia okulisto, kiu kreis internan ideon kun interna lingvo, kiu daŭris pli ol unu jarcenton kaj intencas daŭri pli. Ankaŭ lia edzino rajtus sendepende de la edzo konkurenci, ĉar ŝi financis per sia tuta doto la internan ideon kun interna lingvo.
Se ni saltos unu jarcenton (kiu cetere estis taksata “la mallonga jarcento” de iu historiisto), mi mem vidus en la lastaj jardekoj nur unu grandan kontribuon al la movado, la kurso de Esperanto en Duolingo [kiu bedaŭrinde eniras sian sunsubiran fazon]. La iniciatinto de tio estus tre forta kandidato kun ebleco gajni.
Sed ni ĉesu revi kaj ni pensu pri la kolonoj de la nuna movado. Viaj proponoj estas bonvenaj. Ĉiu esperantisto rajtas proponi alian esperantiston aŭ esperantistan instancon per taŭgaj subtenaj argumentoj.
Renato Corsetti
por la komisiono de la premio Maertens
Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/premio-8
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
Unu rimarko:
Grégoire eble dum mallonga tempo kunlaboris al la dummulita revuo de Paco kaj Justeco, sed dum plejparto de la milito li devige laboris en Germanio kaj la ĉefaj kuntribuantoj estis Fernand Roose kaj Roger Iserentant.
Aktualigita Vikipedio-paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gr%C3%A9goire_Maertens (aktualigo de mi, sed ankoraŭ necesas kontrolo kaj por kelkaj aspektoj mi atendas informojn de la familio)
Bitigita versio de la dummilita revuo: https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHUEZ3dVZiV2VhUDA?resourcekey=0-WkSvRm3PTw_y-bwB57hPqA (unua ero en la listo)
Roland Rotsaert
http://www.iespa.eu