Krakovo estas, el mia vidpunkto, certe la plej bela kaj plej interesa urbo de Pollando. Mi tre ĝojis pro tio, ke 37 jarojn post la Internacia Junulara Kongreso de 1987 mi denove havis la okazon viziti ĝin. Kiam mi vidis ĉe Eventa Servo la anoncon de la 35aj Esperantaj Tagoj de Krakovo, mi ne povis rezisti aliĝi. Oni jam frue anoncis detalan kaj allogan programon, postulis nur mirige malaltan kotizon de ĉ. 7 €, kaj la kunvenejo estis en piedira distanco de la monto Vavelo kaj la malnova urbocentro rekonita de Unesko kiel monda kultura heredaĵo.
Alvenis pli ol 60 partoprenantoj el Pollando, Hungario, Slovakio, Britio, Germanio kaj Ukrainio por ĝui de la 30a de majo ĝis la 2a de junio tri tagojn plenajn je interesaj programeroj. Ĉio estis bonege organizita. La ĉefa salono en la kulturdomo ekzakte sufiĉis por la partoprenantaro. Kaj la preskaŭ nula kotizo inkluzivis eĉ trinkaĵojn.
Aparte menciindas la muzikaj programeroj. Estis inter ni pluraj kapablaj muzikistoj kiel Halina Różanek (akordiono), Wojtek Ławnikowicz kaj Jerzy Stefański (gitaro kaj ukulelo), kaj Aleksandra Czajka (piano). Wojtek kaj Jerzy tre beligis per sia kantado kaj sia gitarludo ankaŭ la Sanktan Meson en Esperanto, kiun celebris pastro Roman Gmyrek en belega preĝejo tre proksima al nia kunvenejo.
Urbogvidado tra Krakovo ne apartenis al la oficiala programo de la aranĝo, sed bonŝance mi sukcesis trarigardi la urbon jam ĵaŭde en la tago de mia alveno per buso el Germanio. En tiu tago la plej gravaj muzeoj de Krakovo estis fermitaj pro la Kristokorpa Festo, sed mi prenis al mi sabate matene iom da tempo por viziti la muzeon Czartoryski. Kiel unu el la unuaj vizitantoj tie, mi povis tute trankvile admiri la plej faman pentraĵon en Pollando, la Damon kun ermeno de Leonardo da Vinci.
En la vesperoj, ni trairis dum varma vetero la belan urbocentron por viziti restoraciojn. Ni agrable interparolis tie. Ni eksterlandanoj aparte dankas al niaj polaj geamikoj, ke en nia ĉeesto ili ĉiam evitis krokodiladon.
La renkontiĝo finiĝis dimanĉe per tuttaga ekskurso al Niepołomice, urbeto 20 km oriente de Krakovo kun reĝa ĉaskastelo el la 16a jarcento. La 32 lokoj en tiu ekskurso estis jam frue elĉerpitaj. Ankaŭ tie la kotizo estis mirige malalta, ĉar je ĉ. 28 € ni ricevis busveturon al multaj allogaj lokoj, enirbileton al la ĉaskastelo (kun tre vidindaj ekspozicioj de pentraĵoj, armiloj kaj remburitaj bestoj), tagmanĝon, kafon kaj kukon en la Palaco Żeleński en Grodkowice – kaj ankaŭ 42-paĝan esperantlingvan broŝuron verkitan speciale por tiu ekskurso. Danke al la klarigoj de nia ĉiĉerono Adam Wilkus kaj al tiu broŝuro ni povis multon lerni pri pola historio.
Resume, mi ege dankas al la organizantoj pro belegaj tagoj en belega urbo.
Ulrich Matthias
Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/pollando-27
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news