Ruinoj: La kvara bitalbumo de Martin & la talpoj

ruinojLa 25an de junio 2024, unu jaron post Vestiĝoj aperis ĝia gefrata albumeto Ruinoj, kiu konsistas el ses originalaj akustikaj pecoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin Wiese. Kiel ĉiam, temas pri melankolie melodia muziko kun profundaj emocioj kaj lerte verkitaj tekstoj, kiuj respegulas la etoson de la muziko.

Ruinoj aperis laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo kaj ankaŭ en la elsendfluaj platformoj tra la agregatoro Believe.

Se vi ankoraŭ ne konas la bandon Martin & la talpoj iru al la artista paĝo.

La 12an de julio aperos la muzikvideo de la kanto Ekrano, kaj dume ĉe Jutubo estas disponeblaj la malnovaj muzikvideoj kaj la varbvideo de la albumeto Ruinoj: https://youtu.be/kFfM9zmfntQ?si=w8oItEsrblOBUjWc, ankaŭ kaj la resuma video pri la enhavo de la albumeto Ruinoj registrita en la hejmstudio de Martin en Stokholmo: https://youtu.be/4YXrCUL7bwA?si=E8AkZjjMnmeRuQAW.

Martin & la talpoj en ĉi tiu albumeto estas:

Martin: tekstoj kaj muziko, ĉefa kaj harmoniaj voĉoj, akustikaj gitaroj, elektra basgitaro (Ekrano, La lasta somero), mandolino (La lasta somero), oktavmandolino (Ruinoj), samplita piano (Ruinoj), perkutiloj
Siru Laine: harmonia kantado (Ekrano)
Inez Wiese: harmonia kantado (Senkondiĉa amo, Se nur)
Anders Grop: kontrabaso (Se nur)
Lukas Thiel: elektra basgitaro (Senkondiĉa amo)

Registrita kaj miksita de Martin en sia dormĉambro en Stokholmo. La voĉo de Siru, kontrabaso de Anders, kaj basgitaro de Lukas estis registritaj ĉe ili, de ili mem.
Mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio/Francio.
La kovrilon faris Martin.

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/muziko-51

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi