Kafka, Franz. La metamorfozo / Tradukis Mauro Nervi. – Pisa: Edistudio, 1996. – 75 paĝoj. Prezo: 12.00 €.
Kafka, Franz. La metamorfozo / Tradukis Reinhard Haupenthal. – Chapecó: Fonto. 2000. – 58 paĝoj. Prezo: 5.40 €.
“Se necesus mencii nur unu novelon el la eŭropa literaturo de nia jarcento, La metamorfozo (Die Verwandlung) de Franz Kafka estus natura elekto. Ĝi estas lia plej konata verko, kreita en 1912, aperinta en 1915, kaj apartenas al tiu limigita aro da tekstoj, pri kiuj la aŭtoro estis tiel kontenta ke li aprobis publikigon”, – skribis Sten Johansson en sia recenzo.
Okaze de la centjariĝo (la 3an de junio) de la morto de Franz Kafka (1883-1924) okazis metamorfozo en la katalogo de la libroservo de UEA, kaj lia Metamorfozo vendiĝas kontraŭ rabatita prezo dum la tuta junio sendepende de la mendata kvanto.
Mendu la tradukon de Nervi https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5115
Mendu la tradukon de Haupenthal https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6279
Legu ankaŭ
Recenzo de Sten Johansson pri la traduko de Mauro Nervi
https://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/metamorfozrec.html
Recenzo de Sten Johansson pri la traduko de Reinhard Haupenthal
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6279&id=228&recenzo=montru#ek
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/metamorfozo
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news