Hodiaŭ, la 2an de junio 2024 en Švėkšna forpasis elstara litova esperantisto
Petras Čeliauskas (1929-2024)
Petras Čeliauskas naskiĝis la 18an de marto 1929 en la vilaĝo Surinkiškiai (distrikto Švėkšna, okcidenta Litovio). En 1948 li finis la mezlernejon en Švėkšna kaj post unu jaro eklaboris en ĝi kiel instruisto de matematiko. Čeliauskas koresponde studis en la Vilna Pedagogia Instituto kaj en 1960 ricevis diplomon de instruisto. Li laboris en lernejo entute dum 45 jaroj kiel instruisto de matematiko kaj astronomio, dum 17 jaroj ankaŭ kiel vicdirektoro. Čeliauskas estis konata lokhistoriisto, fondinto de la loka muzeo, aŭtoro de multaj artikoloj kaj de kelkaj libroj en la litova lingvo, interalie, de la ampleksa enciklopedio Švėkšna: homoj, regiono, eventoj (2012). Laŭreato de la distrikta premio La Arĝenta Kano (1995) kaj de la tutlanda konkurso Vilaĝa Lumradio (2012).
Petras Čeliauskas lernis Esperanton en 1957 per kurso en la revuo Švyturys. Li organizis kaj gvidis fakultativan Esperanto-kurson en sia lernejo. Partoprenis en pli ol dudek BEToj, kie li prelegis, interalie, pri la historio de Litovio kaj pri la litova literaturo, kaj prezentis siajn verkojn kaj tradukojn. Li verkis la librojn Nuo Babelio iki esperanto (De Babelo ĝis Esperanto, 1989) kaj Litovio dum jarcentoj (2002), kompilis bibliografion de litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (2008), kaj tradukis plurajn librojn el la litova lingvo en Esperanton. Inter liaj poeziaj tradukoj estas poemoj de 23 litovaj kaj 16 alilingvaj poetoj kaj 86 kantoj.
Okaze de lia 80-jariĝo en 2009 aperis la 520-paĝa volumo El mia Esperanta skatolo kun liaj tradukoj kaj artikoloj. Lian leksikografian agadon kronis du grandizaj verkoj: Granda Litova-Esperanta Vortaro (2018) kaj Granda Esperanta-Litova vortaro en kies lanĉo en majo 2023 li partoprenis.
Dum 11 jaroj Čeliauskas estis redaktoro de Litova Stelo (1995-2005) kaj redaktis ĉiutagajn informilojn de pluraj BEToj. En Litova Stelo kaj en aliaj Esperanto-gazetoj aperis multaj liaj artikoloj pri diversaj temoj. Petras Čeliauskas estis membro de LKK de la 90a UK (Vilno, 2005) kaj redaktoro de la kongresa kuriero Vilna Sonoro. En 1997 li ricevis premion de la Fondaĵo Grabowski kaj en 1999 li iĝis Honora Membro de UEA.
Ni funebras pro la forpaso de nia samideano kaj amiko Petras kaj kondolencas al liaj proksimuloj.
Ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Aleksej Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/litovio-73
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news