La limdato de la kvara Interkultura Novelo-Konkurso (INK) kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens” alvenas la 30an de junio noktomeze. INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj Bobelarto, sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Jen konsiloj antaŭ la sendado de la noveloj. Bonvolu certiĝi, ke la novelo estas malpli longaj ol du mil vortoj, ke ĝi havas allogan titolon kaj ĝi estis provlegita almenaŭ de unu persono. La organizantoj atendas la novelojn en kvin diversaj lingvoj krom Esperanto: en la itala, la kataluna, la persa, la rusa kaj la ukraina. Tradukitaj verkoj el aliaj lingvoj ankaŭ bonvenas. Konkursi eblas per du ankoraŭ neniam antaŭe publikigitaj noveloj. Je la sendado de la verkoj la konkursanto mem elektas la kategorion en kiu deziras konkursi: inter la komencantoj aŭ la spertuloj. Vidu ĉiujn informojn kaj detalojn pri la konkurso ĉe: bobelarto.ink/konkurso.
La antaŭa eldono de INK ricevis 1330 konkursaĵojn de 1100 aŭtoroj. La finalistaj noveloj estos publikigitaj en la novelaro La sekreta vivo de miaj najbaroj, lanĉota dum la Universala Kongreso en Aruŝo ĉi-aŭguste. La novelaron produktas la eldonejo KAVA-PECH. Dum la kongreso Bobelarto anoncos la venkintojn de la konkurso kadre de premioceremonio kaj organizos legosalonon por prezenti la novelaron de la tria eldono. Ni elkore invitas vin partopreni niajn programerojn dum la UK kaj ĝui la novelaron kun ni! Aliĝi al la 109a Universala Kongreso eblas ĉe: https://uk.esperanto.net/2024/
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1171.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news