Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2024

junio

2. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Robert Kreuz (krojc, 1894-1908/9-1936), germana administranto, ekonomikisto, stenografisto kaj esperantisto (profesia esperantisto de 1923); enkondukinto de Esperanto en la Frankfurtan Foiron; oficisto de UEA kaj ICK en Ĝenevo (1924-36), i.a., direktoro de UEA (1934-36); redaktoro de Internacia Komerco (Suplemento al Esperanto Triumfonta, 1923-24), Ekonomia Kuriero (Suplemento al Esperanto, 1925), Internacia Esperanto-Servo (1926-28), Esperanto (1934-36); ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, membro de Lingva Komitato (LK, 1927-36); aŭtoro de Vortaro de komercaĵoj (Kun M. Urban, 1921), Esperanto in Handel und Verkehr (1926), Komerca vortaro en Esperanto (Kun A. Mazzo­lini, 1927), Vara vortaro germana, angla, franca, itala, hispana, Esperanto (1927), Esperanto: 500 komercaj frazoj (1928), Sistem-resumo de la Esperanto-stenografio Stolze-Schrey (1932); tradukinto de Eŭropo ĉe la abismo (F. S. Nitti, 1924), Libera Urbo Danzig (H. Martin, 1927) k. a.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 162-164).

2. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Sylla Chaves (ŝavíz, 1929-1946-2009), brazila juristo, pedagogo, UN-oficisto kaj esperantisto; prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (1978-82), membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1986-95); aŭtoro de pluraj beletraĵoj kaj lerniloj (Animo prisma, 1959; Por pli bona mondo, 1970; Plurnacia bukedo, 1981; Karnavalo, 1981; Originala Esperanta bildvortaro, 1991; Oportuna poŝvortaro Esperanta-portugala, 2008); honora membro de UEA (1992).

5. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Gonçalo Neves (néviŝ, 1964-1987- ), portugala agronomo, instruisto, tradukisto; esperantisto kaj idisto; membro de AdE (1995-98), aŭtoro de pluraj libroj en Ido kaj Esperanto, i.a.: Kompreni (1993), Simptomoj (2000), Historia vortaro de Esperanto (2011), Recenze (2018), Periskope (2018), Reveno al Lisbono (2019), Esperanto kaj Ido: malsamaj vojoj sur Parnason. Kompara studo pri la disvolviĝo de Esperanto kaj Ido kiel poeziaj lingvoj (2019); tradukinto de pluraj verkoj de X. de Maistre, J. L. Borges, F. Pessoa, F. C. Xavier kaj de aliaj aŭtoroj.

15. Antaŭ 65 jaroj mortis Kazimierz Bein (1872-1903-1959), pola okulisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Kabe; kunfondinto kaj la unua sekretario de la Varsovia Esperanto-Societo (fondita en 1904 kiel filio de la Peterburga societo “Espero”), unu el la kvar kunfondintoj de PES (1908); dekomenca membro de LK (1905-12), dekomenca membro kaj vicprezidanto de Akademio de Esperanto (1908-1912); aŭtoro de la klariga Vortaro de Esperanto (1910); elstara Esperanto-tradukanto, i.a., de La fundo de l’ mizero de W. Sieroszewski (1904), Pola Antologio (1906), Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm (1906), Internacia krestomatio (1907), La Faraono de B. Prus (1907), Bona sinjorino (1909) de E. Orzeszkowa, Patroj kaj filoj de I. Turgenev (1909), Versaĵoj en prozo de I. Turgenev (1909); En malliberejo de Je. Ĉirikov (1909) k. m. a. En 1911 post la brila sepjara Esperanto-kariero Kabe ĉesis okupiĝi pri Esperanto sen klarigi la motivojn de ĉi tiu ago. El lia pseŭdonimo estiĝis la vorto kabei: “Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla E-isto, subite kaj tute ĉesis verki en Eo”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 149-150).

16. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Neil Salvesen (1944-196?-1990), brita historiisto, teksaĵ-industria oficisto kaj esperantisto; sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1985-88), direktoro de la Centra Oficejo de UEA ekde novembro 1987 ĝis sia morto en marto 1990.

18. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Barbara Pietrzak (pjétŝak, den: Przybysz, 1944-1958- ), pola radioĵurnalistino kaj esperantistino; kunlaboranto (1968-2007) kaj estro (2000-07) de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio ĝis sia emeritiĝo en 2007, sed daŭra kontribuanto al la podkasta servo ĝis ties fermo komence de 2011; kunfondinto kaj redakciestro de la Pola Retradio en Esperanto (2011- ); komitatano (2007-19), estrarano (2007-16) k ĝenerala sekretario (2007-13) de UEA, komisiito de UEA pri Zamenhof-Jaro 2017; estrarano de Pola Esperanto-Asocio (2011-14), ĉefredaktoro de Pola Esperantisto (2012-13), membro de AdE (2007- ).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 228-229).

19. Antaŭ 15 jaroj mortis Dalibor Brozović (1927-1946-2009), kroata filologo kaj socia aganto, membro de la Jugoslavia (1986) kaj Kroatia (1991) sciencaj akademioj, vicprezidanto de la jugoslavia respubliko Kroatio (1990), parlamentano de Kroatio (1992-95); prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo (1992-2009), prezidanto de LKK de la 86a UK en Zagrebo (2001), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1988).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 46-47).

22. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de la Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo (1925-1930), membro de LK (1910-38, 1947-48); aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj verkoj, inter kiuj elstaras Bibliografio de Internacia Lingvo (1929) kaj Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto (1953).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 267-269).

26. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Jadwiga Gibczyńska (gibĉinska, 1924-1963-2012), pola aktorino kaj esperantistino; instruistino de Esperanto, Esperanto-aktorino, fondinto de la Esperanto-teatro en Gdansko (1964) kaj Krakovo (2001) kun repertuaro el 15 spektakl(et)oj prezentitaj ankaŭ en pluraj UKoj; juĝanto pri teatraĵoj en la Belartaj Konkursoj de UEA (1981-89), aŭtorino de la teatra adaptaĵo de De tajgo al minaretoj de A. Fighiera-Sikorska (2000); laŭreatro de premio de la Fondaĵo Antoni Grabowski (1996), honora membro de UEA (1997).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 103-104).

29. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Nikola Aleksiev (1909-1924-2002), bulgara ĵurnalisto, socia aganto, vicprezidanto de Bulgaria societo por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando. La ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en la socialisma Bulgario, prezidanto de BEA (1964-76), prezidanto de LKK de UK-48 (Sofio, 1963) kaj de UK-63 (Varna, 1978), prezidanto de MEM (1963-78), komitatano de UEA (1963-80), aŭtoro de pluraj libroj en/pri Esperanto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 13-14).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por junio 2024 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/junio-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi