Zsófia Kóródy ricevis pro sia pli ol dudekjara multflanka elstara laborado por kaj per Esperanto en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz la Federacian Meritkrucon, atribuitan de la prezidento de Germanio Frank-Walter Steinmeier. Tio estas grava paŝo antaŭen por la agnosko de Esperanto.
La festa ceremonio okazis la 19an de junio 2024 en la kunsidsalono de la urbodomo de Herzberg am Harz. Marcel Riethig, la ĉefo de la distrikto Göttingen, tralegis la laŭdparoladon, aparte menciinte la interkulturajn sukcesojn rilate al Esperanto en niaj urbo kaj regiono.
La urbestro Christopher Wagner, la ĉeestantaj politikistoj kaj Esperanto-geamikoj elkore gratulis al Zsófia Kóródy kaj dankis ŝin pro la konstanta laborado por la aktiva engaĝiĝo por la neŭtrala paclingvo Esperanto kaj por Herzberg – la Esperanto-urbo.
Intertempe Herzberg am Harz kun la aktiva Esperanto-Centro atingis grandajn sukcesojn. Tie ekestis unu el la plej grandaj Esperanto-kolektaĵoj kun larĝskalaj Esperanto-fakarkivoj, okazas en la muzeo de la kastelo Welf konstantaj Esperanto-ekspozicioj, kaj troviĝas ampleksa Esperanto-sekcio ankaŭ en la urba biblioteko. La Esperanto-Centro en Herzberg laboradas kiel kompetenta Esperanto-instituto, ekzemple, por kulturo, klerigado kaj informado. Regule ni flegas kontaktojn kun politikistoj, la urba administracio kaj lokaj asocioj.
Zsófia Kóródy estis kortuŝita, ŝi dankas al ĉiuj kunstrebantoj, subtenantoj, geamikoj kaj volonte daŭrigos la Esperanto-laborojn.
Estas menciinde, ke dum la lastaj jaroj nia ŝtato draste reduktis la disdonkvanton de tiu elstara ordeno, nome nur por personoj kun eksterordinaraj multjaraj sukcesaj – unuavice komunutilaj laboradoj.
Ni invitas ĉiujn okaze de la 18a naskiĝtago de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. La Esperanto-ĝardenfesto komenciĝos je la 14a horo la 12an de julio 2024.
Bonvenon, kunfestu!
Peter Zilvar
Harald Mantz
Fotoj pri la evento: https://photos.app.goo.gl/hmEquAnkJRbFtjuQ6
La redakcio de La Ondo de Esperanto gratulas nian samideaninon kaj amikinon Zsófia kaj deziras al ŝi pluajn kaj pliajn sukcesojn!
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/germanujo-30
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news