Libro de Etsuo Miyoshi senkoste disponebla en Esperanto

etsuoEkde la komenco de junio la libro de Etsuo Miyoshi Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco: Invento, Sano, Lingva egaleco disponeblas en Esperanto. La aŭtoro decidis, ke ĉiu Esperanto-parolanto povu legi ĝin senkoste.

Krome la libro disponeblas ĉe librovendejoj en la japana eldono kaj en tradukoj al la angla, franca, germana kaj pola lingvoj, en papera kaj elektronika formo.

Etsuo Miyoshi estas konata en Esperantujo, ĉar li ekde dudeko da jaroj engaĝiĝas por la disvastigo de Esperanto en Eŭropo, ĉefe per tutpaĝaj gazetaj anoncoj.

Dum la lastaj monatoj li krome iniciatis personan leterkampanjon pri Esperanto al parlamentanoj el Francio kaj Germanio; sekvos Pollando. Temas pri la EU-Komisiono, la EU-deputitoj kaj la anoj de la naciaj parlamentoj, senatoj kaj registaroj. Dudeko da politikistoj afable respondis. Kun la komisiona prezidantino, Ursula von der Leyen, daŭras la leterinterŝanĝo.

Entreprenisto de gantoj, inventisto, aganto por Esperanto

En ĉi tiu libro Etsuo Miyoshi rakontas sian vivon personan kaj kiel entreprenisto de fabriko de gantoj. Li estis stimulita per la malfacilaĵoj el sia malsano, poliomjelito. Li interalie inventis specialajn valizojn, kiuj servas por apogi sin sur ili; krome la plej malgrandan faldeblan rulseĝon en la mondo. Ankaŭ lia engaĝiĝo por Esperanto estas prezentata.

Elŝutu la libron senpage ĉe https://www.terimukuri.com/media-download/227/

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/etsuo-2

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi