kaj por daŭrigi laŭ la Zamenhofa traduko: ĉu pli noble estas elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn de la kolera sorto, aŭ sin armi kontraŭ la tuta maro da mizeroj?..
Hamleta demando por la Esperanto-movado
Ĉu plue esti aŭ ne esti? Ne estas nur demando por Hamleto, reĝido de Danlando en la verko de Ŝekspiro, sed ankaŭ por la Esperanto-movado en kelkaj partoj de la mondo. Kiam Zamenhof ekhavis la ideon krei internacian lingvon li estis motivita ĉefe de la sangoplenaj bataloj inter diversgentaj grupoj. La tiamaj potencaj landoj kaj potencaj lingvoj estis sentataj kiel pli malpli same fortaj (ni estis antaŭ la Unua Mondmilito) kaj Esperanto estis rigardata kiel ebla solvo de la interlingva konkurenco. Ankaŭ tiam estis internacia lingvo, la franca, sed ĝi ne estis tiel prema kiel la nuna, kvankam la franca registaro tre bone komprenis, ke Esperanto estas malbona por la pozicio de la franca kaj malhelpis adopti rezolucion favoran al ĝi ĉe la Ligo de Nacio. Tiu registaro faris tragedian eraron, ĉar ĝi ne komprenis, ke Esperanto povus esti defendo por la franca, kiu nun riskas malaperi favore al la angla.
Sed tiel evoluis la situacio kaj la enorma nuna influo de Usono kaj de la angla estas komprenata de la normala publiko kiel solvo de la problemo de internacia lingvo per la forto laŭ la natura metodo de la granda fiŝo kiu manĝas la malgrandan fiŝon. Kaj nun efektive pluraj eŭropaj lingvoj, la sveda, la dana, la nederlanda jam estas en la buŝo de la granda fiŝo, kaj homoj ne plu interesiĝas pri la utopia solvo de Esperanto. Do por la Esperanto movado aktualiĝas la Hamleta demando: ĉu pli noble estas elporti ĉiujn batojn… de la kolera sorto kaj simple malaperi kiel bela revo de la pasinteco, kiu ne konsideris la leĝojn de la ĝangalo? ĉu sin armi kontraŭ la tuta maro da mizeroj…? kaj provi ne malaperi?
Aperi
Mi estas por tio, ke ni armu nin kontraŭ la tuta maro da mizeroj kaj ankoraŭ diru al la homoj, ke ili eraras kaj ke ili estas viktimoj de lingva diskriminacio kaj ke ili ankoraŭ povus savi sin kaj ni parolu al ili pri la homa interfratiĝo laŭ Zamenhof, kiu estas komplete forgesita kune kun la savo de la planedo mem. Praktike kion tio signifus? Tio signifus rekomenci ne honti pri ni mem kaj kuraĝi rekomenci informi kiel en la malfacilaj tempoj de Zamenhof kaj en la malfacilaj tempoj inter la du mondmilitoj en Eŭropo, kiam esperantistoj aranĝis kursojn pri Esperanto en punlaborejoj kaj en koncentrejoj. Ni estu indaj je ili.
Kompreneble ni ne havas la rimedojn por aranĝi seriozan profesinivelan informadon laŭ la nunaj normoj de grandaj ekonomiaj firmaoj aŭ politikaj partioj, sed ni povas plenumi nian tradician ‘gerilan’ informadon fare de la unuopaj esperantistoj kaj esperanto-organizaĵoj, kiu ebligis al la movado travivi unu el la plej sangaj jarcentoj de la eŭropa historio. Eble ni povas sukcesi travivi ankaŭ la nunan timigan mondan situacion, atendante mondon multpolusan, kiu ŝajnas naskiĝi ĉe la horizonto. Do, mallonge: ni aperu antaŭ la publiko
Aŭ malaperi
Mi ne ŝatas mencii la landojn de Eŭropo, kie la movado malaperis aŭ estas malaperanta, sed vi rigardu ĉirkaŭ vin mem kaj demandu vin: krom en Sanmarino en kiuj aliaj eŭropaj landoj Esperanto malaperis aŭ riskas fari tion.
Bonŝance en Afriko la movado estas juna kaj la ĝenerala sento pri espero al pli bona estonteco portas al deziro lerni novajn potenciale utilajn aferojn, sed ankaŭ en Afriko estas grandaj landoj sen Esperanto-movado. Ĉu mi kuraĝu paroli pri Egiptujo, Etiopujo kaj Somalujo, kaj se UEA ne ploras pri tio, pri kio ĝi kutimas plori? Ĉu ne estas iu, kiu volas ripeti la farojn de Hans Bakker kaj Germain Pirlot kaj aranĝi kampanjon por porti Esperanton al Etiopujo kaj al Niĝerio?
Kion ni diru pri la arablingva mondo kaj Azio. Blanka makulo en la unua kaj multaj blankaj makuloj en Azio. Sed se la japanaj kaj ĉinaj esperantistoj ne helpas plibonigi la situacion de Esperanto en Azio, kial ili daŭre parolas pri la Zono kaj Vojo. Ĉu UEA ne devus interkonsenti kun ĉinaj esperantistaj kaj neesperantistaj instancoj vivigi Esperanton laŭ la zono kaj la vojo?
Praktike
Praktike mi proponas, ke ni ĉiuj konvinkiĝu pri la neceso aperigi Esperanton antaŭ la publiko, per ĉiuj eblaj rimedoj pagaj kaj senpagaj, retaj kaj paperaj [ankoraŭ eblaj okaze de ekspozicioj, kunvenoj kaj similaj] kaj enplektu la plej bonajn homajn kaj artefaritajn inteligentojn en laborgrupojn pri informado internacia, kontinentaj kaj landaj, gvidataj de UEA kaj de ĝiaj landaj asocioj en la kadro de kampanjo “Aperi aŭ malaperi”. Ni travivis la Duan Mondmiliton. Ni travivu ankaŭ la Trian.
Renato Corsetti
Legu ankaŭ:
Renato Corsetti: Labor-plano, planoj kaj laboroj https://sezonoj.ru/2024/06/corsetti-4/
Renato Corsetti: Ne al flug-roboto sangon soifanta: Esperanto-tago, la 26a de julio 2024 https://sezonoj.ru/2024/05/esperanto-tago-3/
Paweł Fischer-Kotowski: La movado elvenos el ĉi tiu periodo pli rezistokapabla ol antaŭe (Intervjuo kun Renato Corsetti) https://sezonoj.ru/2021/03/corsetti-3/
Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/corsetti-5
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news