La 5a Liaoning-a Recitado de Esperantaj Poemoj, nome Speciala Recitado de Esperantaj Poemoj de Mao Zifu, okazos la 28an de julio 2024 en Shenyang, Ĉinio.
Mao Zifu naskiĝis en 1963, diplomitiĝis en la fakultato pri matematiko de la Hunan-a Normala Universitato en 1984, paraliziĝis pro trafik-akcidento en 1985 kaj eklernis Esperanton en 1986. En la 98a UK pro sia kontribuo al la originala Esperanto-poezio li estis honorita per la Diplomo de UEA pri Elstara Arta Agado. Ekde 2022 li estas membro de la Akademio de Esperanto.
Mao Zifu estas unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto. Li estas kripligita en korpo, sed firma en volo, kaj brave antaŭeniras alfronte malfacilaĵojn. Cele al propagando por lia kontribuo al la Esperanto-kulturo kaj al kuraĝigo por la disvolviĝo de liaj spiritoj ni faris tiun ĉi aranĝon por la ĉi-jara recitado, kaj elektis por tiu ĉi speciala recitado konvenan lokon: Shenyang, Heping-distrikta Praktika Centro de Novepoka Civilizacio, kun la totala konstrua areo de pli ol 20 mil kvadrataj metroj.
Viajn gratulojn aŭ salutojn al tiu ĉi recitado Bonvolu sendi antaŭ la 5a de julio al ghemelurboj1@sina.com.
Ni kore antaŭdankas vin se vi povas helpi nin diskonigi nian mesaĝon al viaj konatoj kaj al diversaj retejoj.
Wu Guojiang
Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo, Ĉinio
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/chinio-15
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news