BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) estas tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. La 58aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-58) okazos la 10-14an de julio 2024 en Tartu, Estonio. La solena malfermo kaj la Somera Universitato okazos en la Tartua Universitato, strato Ülikooli 18 en la aŭditorio 139.
Provizora programo
La 10an de julio
12.00 Akcepto de gastoj, registrado
19.00 Interkona vespero
La 11an de julio
9.00 Registrado de partoprenantoj
10.00 Solena Malfermo
11.00 Komuna fotado
12.00-16.00 Somera Universitato
18.30-19.30 Koncerto, amuzaĵoj
La 12an de julio
10.00-11.00 Esperantlingva Diservo en mezepoka preĝejo
12.00-16.00 Somera Universitato
16.00–17.00 Libera tribuno
18.30-19.30 Koncerto, amuzaĵoj.
La 13an de julio
Ekskursa tago, vizitoj de Tartuaj vidindaĵoj
19.00 Komuna vespermanĝo kun amuzaĵoj
Bonvenon!
BET-58 en FB: https://www.facebook.com/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news