Vytenis Andriukaitis: Esperantisto en la Eŭropa Parlamento

AndriukaitisLa 9an de junio 2024 en Litovio okazis elektoj al la Eŭropa Parlamento. Konforme al la kvanto da loĝantoj Litovio havas 11 lokojn en ĉi tiu grava Eŭropa instanco. La balotado okazas laŭ partiaj listoj. En la elektoj konkurencis 15 partiaj listoj. En la listo de Litovia Socialdemokrata Partio sub la numero kvar estis konata litova kaj Eŭropa politikisto kaj esperantisto Vytenis Andriukaitis. Ĉi tiu partio en la Eŭropaj elektoj gajnis du lokojn. Tamen Vytenis Andriukaitis fare de elektantoj estis prioritatigita en la listo kaj aperis sub la numero 2. Tiamaniere li estis elektita al la Eŭropa Parlamento nome de Litovio.

Vytenis Andriukaitis nun estas la plej altranga politikisto, kiu mem estante esperantisto aktive subtenas la Esperanto-movadon en Eŭropo. Li lernis Esperanton en 1976, kiam li laboris kiel kirurgo en hospitalo de la urbo Ignalina, proksime de Vilno. Foje li rakontis, ke dum noktaj deĵoroj en la hospitalo, kiam mankis konkreta laboro, li aŭtodidakte studis Esperanton. Tio estis lia protesto kontraŭ la rusigado de ĉiuj vivoflankoj de Litovio en Sovetunio. Al Esperanto lin logis Viktoras Kutorga, medicinisto, esperantisto kaj konvinkita socialdemokrato.

De tiam Vytenis Andriukaitis sufiĉe diligente vizitadis kunvenojn de Vilna Esperanto-klubo, gvidata ankaŭ de medicinisto kaj elstara esperantisto Adomas Vaitilavičius. Poste, dum la aktiva agado por la sendependeco de Litovio li iĝis tre aktiva socialdemokrato kaj iom deflankiĝis de Esperanto, tamen li neniam forgesis ĝin kaj, kiam li povis, helpis la esperantistojn.

Vytenis Povilas Andriukaitis naskiĝis en 1951 en Siberia ekzilo, lia familio revenis al Litovio en 1958. Dum 1969-1975 li studis medicinon en Kaŭna Medicina Instituto, dum 1979-84 en Vilna Universitato li foreste studis historion; laboris kiel kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno.

Andriukaitis aktive partoprenis en la kontraŭsovetia sendependiga movado de Litovio, unue kaŝe, poste oficiale. En 1990 li estis elektita kiel parlamentano de Litovio, kaj restis parlamentano ĝis septembro 2014 (escepte de 2004-08), dum 2000-04 li estis vicprezidanto de la Litovia parlamento. Dum 2012-14 li estis ministro pri sanprotektado de Litovio. En 1999-2001 li estis prezidanto de Litovia Socialdemokrata Partio. Nuntempe li estas Honora Prezidanto de tiu partio.

Ekde 2014 li estis membro de Eŭropa Komisiono (la registaro de Eŭropo), kiel reprezentanto de Litovio. En la Eŭropa Komisiono li respondecis pri sano kaj sekureco de nutraĵoj. Post la kvinjara deĵoro en tiu grava posteno ĝis nun li estis speciala sendito de Monda Organizo pri Sano en Eŭropo.

Dum lia laboro en la Litovia parlamento mi kelkfoje renkontiĝis kun li, ĉefe pro la organizaj aferoj de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (2005). En 1996 li kun du aliaj parlamentanoj, esperantistoj Mečislovas Treinys kaj Antanas Račas akceptis la prezidanton de UEA prof. Lee Chong-Yeong. En 1998 dum BET-34 en Veisiejai li, kiel parlamentano, partoprenis la inaŭguron de la impona monumento al Ludoviko Zamenhof.

Krom en Esperanto kaj en la litova, Andriukaitis parolas pole, angle, ruse kaj germane. Li estas edziĝinta kaj havas tri infanojn. Li estas dekorita per kelkaj gravaj ordenoj kaj medaloj.

Laborante en Eŭropa Komisiono, Andriukaitis helpe de mi kontaktis gvidantojn de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj jam dum kelkaj jaroj kun ili fruktodone kunlaboras.

En 2016 li partoprenis en la lingvo-politika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio”, okazinta en Nitra (Slovakio) samtempe kun la 101a UK, kaj faris ĉefparoladon en Esperanto. En sia parolado li nomis Esperanton simbolo de humanismo kaj demokratio (legu ĉe https://sezonoj.ru/2017/06/andriukaitis-2/).

En 2017 li partoprenis en la komuna kongreso de EEU kaj Germana Esperanto-Asocio en Freiburg (Germanio) kaj ankaŭ tie faris ĉefparoladon en Esperanto “Zamenhof kiel antaŭulo de homaj rajtoj”. En ambaŭ paroladoj Vytenis Andriukaitis emfazis la rolon de Esperanto en konservado de paco kaj en problemaro de homaj rajtoj. Lian paroladon en Freiburg la Eŭropa novaĵportalo Politico agnoskis kiel paroladon de la semajno. Liaj paroladoj en Esperanto iĝis la unuaj Esperanto-tekstoj, aperintaj en la oficiala retejo de la Eŭropa Komisiono. Tiuj paroladoj aperis ankaŭ en la angla, franca kaj germana lingvoj.

En 2017 al Vytenis Andriukaitis estis atribuita honora membreco en EEU. En la 103a Universala Kongreso de Esperanto (Lisbono, 2018) la Komitato de UEA elektis lin membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Reprezentanto de Litovio la unuan fojon aperis en tiom alta honora pozicio de UEA.

En 2019 li aktive helpis kaj subtenis la 55ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Panevėžys.

Nun post lia elektiĝo al la Eŭropa Parlamento, Eŭropa Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio havas bonajn eblojn kunlabori kun li en la Eŭropa kaj tutmonda nivelo.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/andriukaitis-3

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

 

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi