Ĉu vi akceptus la defion lerni lingvon en nur 50 tagoj?! Nun vi havos la okazon – kaj aldone, se vi venos al la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), vi povos gajni premiojn pro tio! UEA lanĉas la defion “Lernu la svahilan en 50 tagoj antaŭ la 109a UK”! La 109a UK okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio, lando, kiu havas la svahilan kiel unu el siaj oficialaj lingvoj. La svahila – aŭ Kiswahili, foje en Esperanto ankaŭ sŭahila aŭ simple suahila – estas la bantua lingvo kun la plej granda nombro da parolantoj kaj estas unu el la laborlingvoj de la Afrika Unio!
Ĉu vi pretas? La defio komenciĝas en la 15a de junio 2024 kaj finiĝas dum la 109a UK en Aruŝo. Por formale partopreni, plenigu tiun ĉi formularon (partoprenantoj devas esti plenaj komencantoj en la svahila). Konkursantoj, kiuj venos al la 109a UK, pruvos siajn kapablojn en parola ekzameno (ne zorgu, ĝi pli similas al neformala konversacio), kiu konsistas el mallonga prezento (1-2 minutoj) kaj konversacio kun nia ĵurio. Kriterioj, pri kiuj oni estos testita, estas flueco, interago, gramatika precizeco kaj vortprovizo. Ni havas kelkajn bonegajn premiojn pretajn kaj sukcesintoj en la ekzameno gajnos ilin! (Se vi ne venos al Aruŝo, ni tamen kuraĝigas vin partopreni kaj mem doni al si la okazon eklerni tiun fascinan lingvon!)
Por helpi vin eki, ni rekomendas kelkajn rimedojn:
- la apon uTalk per kiu vi povos senpage dum 6 monatoj lerni la svahilan (kaj/aŭ praktiki Esperanton) danke al partnereco kun la 109a UK: uta.lk/esperanto;
- la kursojn de Esperanto per la svahila/sŭahila troveblaj en UEAviva;
- praktitan konversacion kun samideanoj el Afriko, kiuj pretos subteni vian lernadon.
UEA deziras al ĉiuj eklernantoj bonŝancon!
Bahati njema!
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1171.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news