Je la 3a de junio 2024, ekzakte du monatojn antaŭ la komenco de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), al ĉi tiu kongreso aliĝis 521 personoj el 61 landoj. Ekde la 1a de majo aliĝis 73 novaj kongresanoj, precipe el du Afrikaj landoj: Burundo kaj DR Kongo.
Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (48) kaj Francio (44).
Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis pli ol dek personoj.
48 Germanio
44 Francio
39 Burundo
30 Italio
27 Japanio, Koreio
26 Ĉinio
24 DR Kongo, Usono
17 Belgio, Pollando
16 Brazilo, Tanzanio
13 Britio
12 Hispanio
Ĝis nun al la unua Afrika UK aliĝis 104 Afrikaj esperantistoj el 15 landoj, inkluzive de 16 el la kongreslando Tanzanio, tio estas ĉ. 20% de la aliĝintaro. Tute mankas aliĝintoj el la nordo de Afriko: Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Sudano kaj Tunizio, kaj el Niĝerio – la plej loĝata Afrika lando kun pli ol ducent milionoj da loĝantoj.
Probable la 109a Universala Kongreso estos la malplej amasa el ĉiuj UKoj, okazintaj post la Dua Mondmilito, krom se oni iel sukcesos etpreze aŭ senpage partoprenigi multajn afrikanojn.
Nun validas la tria aliĝtarifo: por la A-landoj ĝi estas 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj.
Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2024/.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/afriko-33
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news