Unesko-Kuriero: Edukado en la epoko de artefarita intelekto

Unesko-Kuriero«Ekde kiam ChatGPT puŝis generan artefaritan intelekton en la publikan konscion fine de 2022, multaj ĵurnalistoj kaj ministroj pri edukado demandis min: “ĉu komputilaj rimedoj estas bonaj aŭ malbonaj por edukado?”» – skribis Stefania Giannini, vicdirektoro pri edukado de Unesko, en la ĉefartikolo de la lasta (la kvara) pasintjara kajero (oktobro-decembro 2023) de Unesko-Kuriero, antaŭ nelonge aperinta elŝutejo de Unesko.

“Edukado en la epoko de artefarita intelekto” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

6 Ben Williamson. AI devas esti regata en lernejo
9 François Hume-Ferkatadji. En Afriko, EdTeknoj popularas
12 “Mi vidas AI kiel ekstran ilon, sed tre potencan”: Intervjuo kun Sal Khan
15 Su Peng. En Ĉinio, interretaj iloj por plialtigi la lernadon en malproksimaj lokoj
17 “La laboro de la instruistoj povus ŝanĝiĝi, sed ni ĉiam bezonos ilin”: Intervjuo kun Stuart J. Russell
20 Marielle Vitureau. Estonio, frua konvertito al cifereca teknologio
22. Natalia Páez. En Argentino, algoritmo batalas kontraŭ lernej-forlaso

Unesko-Kuriero aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (48-paĝa) de la oktobra-decembra Kuriero estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000387029_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/unesko-36

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi