Mi iris sola sur vasta kampo.
Subite mi aŭdis post mia dorso facilajn, singardajn paŝojn… Iu iris laŭ miaj spuroj.
Mi retrorigardis kaj ekvidis etan ĝiban maljunulinon, ĉirkaŭvolvitan per grizaj ĉifonoj. Tra ili videblis nur la vizaĝo de l’ maljunulino: flava, faltoplena, akranaza, sendenta vizaĝo.
Mi venis al ŝi… Ŝi haltis.
– Kiu vi estas? Kion vi bezonas? Ĉu vi estas almozulino? Ĉu vi atendas almozon?
La maljunulino ne respondis. Mi kliniĝis al ŝi kaj rimarkis, ke ŝiajn okulojn kovras diafana, blankeca, maldika haŭta tegaĵo, aŭ membrano, kiun kelkaj birdoj havas por protekti la okulojn kontraŭ tro akra lumo.
Sed la membrano de l’ maljunulino ne moviĝis kaj ne vidigis la pupilojn… pro tio mi konkludis, ke ŝi estas blinda
– Ĉu vi deziras almozon? – mi ripetis mian demandon. – Kial vi sekvas min? – Sed la maljunulino plu ne respondis, sed nur iom ŝrumpis.
Mi forturnis min de ŝi kaj daŭrigis mian paŝadon.
Kaj denove mi aŭdis post mi la samajn facilajn, egalajn, kvazaŭ gvatantajn paŝojn.
“Denove tiu virino! – mi pensis. – Kial ŝi kroĉiĝas al mi? – Sed mi tuj aldonis senvoĉe: – Probable ŝi pro la blindeco perdis la vojon, kaj nun ŝi iras, aŭskultante miajn paŝojn, por kune kun mi veni al iu loĝata loko. Jes, jes; tiel”.
Sed stranga maltrankvilo iom post iom ekregis miajn pensojn: al mi komencis ŝajni, ke la maljunulino ne nur postiras min, sed ke ŝi direktas min, puŝas min jen dekstren, jen maldekstren, kaj ke mi jam nevole obeas ŝin.
Tamen mi plu iras… Sed jen antaŭ mi meze de mia vojo io nigras kaj vastiĝas… iu kavo… “Tombo! – fulmis en mia kapo. – Jen kien ŝi puŝas min!”
Mi abrupte returnas min… La maljunulino denove estas antaŭ mi… Sed ŝi vidas. Ŝi rigardas min per siaj grandaj, malicaj, makabraj okuloj… okuloj de rabobirdo… Mi kliniĝas al ŝia vizaĝo, al ŝiaj okuloj… Denove la sama senbrila membrano, la sama blinda kaj stupida vizaĝo…
“Aĥ, – mi pensas… – ĉi maljunulino estas mia sorto. Tiu sorto, kiun la homo ne eskapos!”
“Ne eskapos! Ne eskapos! Kia frenezo?.. Necesas provi”. Kaj mi impetas flanken, al alia direkto.
Mi iras rapide… Sed la facilaj paŝoj plu susuras post mi, proksime, proksime… Kaj antaŭe denove videblas malhela kavo.
Mi denove turnas min al alia direkto… Kaj plu estas la sama susurado malantaŭe kaj la sama minaca makulo antaŭe.
Sed kien ajn mi ĵetiĝas, kiel ĉasata leporo… ĉiam estas la samo, la samo!
“Haltu! – mi pensas. – Mi trompu ŝin! Mi iru nenien! – kaj mi tuj sidiĝas sur la teron.
La maljunulino staras je du paŝoj post mi. Mi ne aŭdas ŝin, sed mi sentas, ke ŝi estas ĉi tie.
Kaj mi subite ekvidas: la makulo, kiu nigris en foro, mem flosas, rampas al mi.
Dio! Mi retrorigardas… La maljunulino rigardas rekte al mi – kaj ŝian sendentan buŝon kurbigas rikano…
– Vi ne eskapos!
Februaro 1878
Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu traduko aperis en jena libro
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023).
Ĉi tiu libro ne estas aĉetebla. Ĝin ricevas senpage ĉiu abonanto de La Ondo de Esperanto.
Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/turgenev-2
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news