Elekto de Komitatanoj B de TEJO 2024–2026

komitatanoj

Individuaj membroj de TEJO estas reprezentataj en la Komitato, la supera decidorgano de TEJO, per Komitatanoj B. Nun komenciĝis la balotoj por novaj Komitatanoj B, kiuj ekoficos la 1an de junio 2024 por dujara mandato. TEJO nun povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B. Tio signifas ke vi kaj aliaj individuaj membroj rajtas elekti aldonajn 9 Komitatanojn B.

La voĉdono okazas per unuopa transdonebla voĉo. Ĝi okazos ekde nun ĝis la 1a de junio je 16:00 UTK, kaj voĉdoni rajtas ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Ĉiuj nuntempaj individuaj membroj nun ricevis retpoŝtmesaĝon de balotilo.org, kiu enhavas ties personan voĉdonan ligilon. Individuaj membroj por voĉdoni alklaku la ligilon, kiu kondukos ilin al la voĉdona retejo balotilo.org. En la balota paĝo necesas movi dekstren la kandidatojn, kiujn oni volas havi en la Komitato, en la ordo de prefero, kaj lasi maldekstre tiujn, kiujn oni ne volas havi en la Komitato. Individuaj membroj ne havigu sian ligilon al alia persono, ĝi estas unika! Sube aperas la nomoj kaj landoj de la kandidatoj, iliaj mempriskriboj, informoj pri subtenantoj (kaj aparta dosiero kun subtenaj leteroj).

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi