Internacia simpozio kun Esperanto kiel unu el la laborlingvoj

simpozioLa 16-18an de oktobro 2024 en Moskvo okazos la 2a internacia simpozio “Problemoj de parola patologio”. La organizantoj de la simpozio estas Rusia akademio de edukado, Departemento pri sanprotektado de la urbo Moskvo, Centro pri patologio de parolkapablo kaj neŭrorehabilitado ĉe departemento pri sanprotektado de Moskvo, Supera lernejo de ekonomiko, Moskva ŝtata pedagogia universitato, Rusia unio de psikiatroj.

La formato de la simpozio estos miksita: ĉeesta kaj distanca (videokonferencoj kun reta elsendo). La partopreno en la simpozio estas senpaga. La organizantoj ne zorgas pri la vojaĝkostoj, loĝado kaj manĝado de la partoprenontoj.

La laborlingvoj de la simpozio: rusa, Esperanto, angla.

Legu pli en la retejo de la simpozio: https://conference.cprin.ru/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/ruslando-56

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi