Amhistorio kun trista finalo

Cho Sung Ho. Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo: Rakonto el la vivo de la aŭtoro. – 3a eldono, reviziita. – Seulo: Korea Esperanto-Asocio, 2022. – 96 p.

Cho Sung Ho, emerita profesoro pri biologio, iama ĉefredaktoro de La Espero el Koreio, kunkompilinto de Korea antologio de noveloj, tradukinto de Malnovaj koreaj rakontoj kaj de La Bildstria Gvido al Genetiko, kunlaboranto de Monato kaj Kontakto, aŭtoris verkon bazitan sur siaj propraj travivaĵoj, kies tria eldono aperis.
La rakonto, verkita en mi-formo, konsistas el kelkaj partoj: Renkontiĝo, Leteroj, Sopiro, Disiĝo. La duonpaĝa Epilogo finas ĉi tiun tristan amhistorion.

Bunsun estas korea lernantino vivanta denaske en Japanio. Somere 1974 ŝi kun grupo venas al Koreio por lerni pri sia prapatrujo, la koreaj moroj kaj manieroj. La grupanoj estas distribuitaj al koreaj familioj, kaj Gjong, la malpliaĝa fratino de la protagonisto, akceptas Bunsun en la hejmo. Tiel la studento Sung konatiĝas kun la junulino, kiu ne tre lerte parolas la korean, kaj post kelkaj renkontiĝoj li korligiĝas al ŝi.

Nova renkontiĝo okazas tri jarojn poste en Koreio, kaj post la disiĝo ĝin sekvas korespondado, en kiu montriĝas la reciproka amo, sed la gepatroj de Aiko (la japana nomo de Bunsun) malpermesas ŝian edziniĝon kun Sung kaj trovas al ŝi fianĉon – japanian koreon. Ni ekscias, kiel evoluis la profesia kaj persona vivo de Aiko kaj de Sung, kiu ne kuraĝis insisti pri geedziĝo. Nur 26 jarojn post la unua renkontiĝo Sung venas al Japanio por serĉi sian unuan (kaj solan?) amon kaj ekscii, ke ankaŭ en la dua geedzeco ŝi ne estis feliĉa kaj antaŭlonge mortigis sin. Kun doloro en la korprofundo Sung eldiras epiloge: “Nun mi devas fari poreternan adiaŭon al ŝi. Mi ne plu povas kapti ŝin”.

La stilo estas klara, kaj la leteroj transdonas la sentojn de la du geamantoj kaj komprenigas la barojn, kiujn metis unuflanke familiaj tradicioj, kaj aliflanke memlimigoj.

Halina Gorecka

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/recenzo-149

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi