Hieraŭ, la 19an de majo 2024, je la 139a tago de la 2024a jaro, en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Renato Corsetti pri la prepariĝo al la festado de la Esperanto-Tago 2024. Tio signifas, ke jam dum 1600 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto.
Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam (sen ĉi tiu artikolo, kiun vi legas je la 1601a tago de nia ĉiutaga informserio) en ĝi aperis 3643 tekstoj. Ilin garnas 4871 ilustraĵoj.
Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (6 mil 93 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol 6000 fojojn. Ĝin sekvas en granda distanco la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo (4.089) de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. En la tria loko estas la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof (4.030) – ambaŭ artikoloj dum la pasintaj cent tagoj superis la nombron kvar mil. Entute, dek kvin artikoloj estas legitaj pli ol 2000 fojojn, el kiuj sep artikoloj legiĝis pli ol 3000 fojojn. Antaŭ sescent tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur dek artikoloj estis legitaj pli ol du mil fojojn, inter ili nur tri superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).
Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.
6.093. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
4.089. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
4.030. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
3.503. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
3.498. Korĵenkov A.: La Unua Libro
3.429. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.032. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
2.970. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
2.837. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
2.678. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
2.615. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto
2.550. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
2.544. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
2.434. Kheirkhah R.: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
2.302. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
La Ondo de Esperanto jam la kvinan jaron aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.
La Ondon pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiuj dezirantoj, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton La Ondo de Esperanto. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2024.
Dankon pro via helpo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
La artikolo “La Ondo: 1600 tagoj da ĉiutaga informado” aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/ondo-128
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news