La 24an de majo 2024, post dujara paŭzo, aperis nova albumeto de Armel Amiot kun la titolo Dezertoj. Ĝi esploras la miton de la dezerto, simbolo de soleco kaj forlaso. Ni eniras la dezerton, dum ĉio ĉirkaŭ ni senhomiĝas, pro manko de amo, amikeco, aŭ memfido. Ni eniras ĝin, jen per surprizo, jen per nia propra volo, aŭ eĉ per sortoturniĝo.
La ses kantoj de ĉi tiu albumeto venas duope, man-en-mane. Kiel jino kaj jango, aŭ la du flankoj de monero, ĉar hazardo akompanas kaj kolorigas ĉiujn niajn elektojn. Temas pri nur originalaj verkoj kun teksto kaj muziko verkitaj kaj komponitaj de Armel Amiot kun la lingva helpo de Liven Dek.
Dezertoj aperas laŭ la kutimaj bitformatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo ĉi tie kaj elsenodflue en la kutimaj muzikplatformoj liveritaj de Vinilkosmo tra Believe.
La dezerto, simbolo de soleco kaj forlaso. Ni eniras la dezerton dum ĉio ĉirkaŭ ni senhomiĝas, pro manko de amo, amikeco, aŭ memfido. Ni eniras ĝin jen pro surprizo, jen pro nia propra volo, aŭ eĉ per sortoturniĝo.
La ses kantoj de ĉi tiu albumeto Dezertoj venas duope, man’ en mano. Kiel jino kaj jango, aŭ la du flankoj de monero, ĉar hazardo akompanas kaj kolorigas ĉiujn niajn elektojn.
En ĉi tiu disko ni eniras la dezerton tra la pordego de Nek viro nek virino. Ni kredas, ke ĉio estas en ordo, ke ĉio iras bone… kaj tiam, sen kompreni kio okazas al ni, ni falas, ni ne plu estas multo. Nek viro nek virino.
Feliĉe, la vivo estas bela, eĉ se ni foje forgesas tion. Kaj ĉu amikeco ne povas ripari niajn amvundojn? Do, ni celebru amikecon per ĉi tiu mallonga kaj ĝoja kanto, agordita al nov-orleana karnavala takto: Amikeco.
Soleca birdo. La birdo, sola en la ĉielo, estas la bildo de nia soleca animo. Eĉ se ĝi finfine forflugas feliĉe, estas kiam kontakto vere estas establita ke la varmo venkas super nin, kaj niaj piedoj, kiuj alpinglis nin al la tero, forlasas sin al sovaĝa danco! Se vi apudas.
Kosma spaco igas nin sperti la sideran malplenon de foresto, kaj kio povus esti pli bona ol la bluso por disŝiri spacon kaj igi nin deziri renoviĝon, por nova Tero kiu povus ŝirmi nin.
Nova Tero. Kaj ĉi tiu mallonga vojaĝo en kantoj finiĝas (provizore?) kun ĉi tiu nova Tero, sur kiu la homaro eble vivos iam, nova Eden-ĝardeno. Krom se ĉi tiu nova Tero estas ankaŭ nur la simbolo de nova amo.
Pri ĉi tiu albumeto:
Armel Amiot: aŭtoro, komponisto, ĉefkantisto kaj apogkantoj, gitaro, banĝo, Hammond-orgeno
Marcin Majcherek: freta kaj senfreta baso
Francesca Prattico: drumoj kaj perkutado
Provlegado kaj korektado de la tekstoj en Esperanto: Liven Dek.
Registrita ĉe la Siva Studio de Armel Amiot komence de aprilo 2024 kun la helpo de Floréal Martorell por la kantado en Esperanto.
Dankon al Denis Lainé pro aŭskultado kaj la belaj mikrofonoj.
Miksita la 23an de aprilo 2024 de Vincent Bruley (Piccolo Studio, Parizo).
Mastrigado farita la 25an de aprilo 2024 de Alexis Bardinet (Globe Audio Mastering, Bordeaux).
Kovrildezajno: Reno L. surbaze de foto de Vincent Cerda.
Se vi ankoraŭ ne konas la artiston Armel Amiot, iru al lia artista paĝo.
Oficiala muzikvideo de la titolo Nek viro, nek virino, realigita de Vincent Cerda, estas disponebla (kun la subtekstoj en la agordoj) en Jutubo:
https://youtu.be/Zx_EbvAH7sw?si=Xxg6asHiknwmYM1Q
Flo, AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/muziko-50
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news