La IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio. La organiza teamo invitas vin proponi vian programeron por la taga programo de IJK 2024! Ne gravas, ĉu vi jam kutimas gvidi programeron aŭ unuafoje gvidas grupon: sendu al ni viajn ideojn!
Ni aparte aprezas kontribuojn:
- Kiuj rilatas al la temo de ĉi jara IJK: Packonstruado
- Kiuj povas okazi ekstere en naturo
- Kiuj estas allogaj por junuloj el diversaj kulturaj fonoj
Kandidatiĝu pere de tiu ĉi formularo.
Ekde nun la programa teamo revizios ĉiujn kontribuojn dum du fazoj:
- ĝis la 31a de majo
- ĝis la 30a de junio
Sendu baldaŭ viajn proponojn por sekurigi vian preferatan spacon en la programo!
Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas tre junajn membrojn, virinojn, neduumulojn, transulojn gvidi programojn dum IJK 2024.
Fonto: https://www.tejo.org/programgvidantoj-sercataj-por-ijk-2024/
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news