Esperanto-kulturdomo Greziljono en Francio organizas ĉiujare intensajn kursojn de Esperanto de ĉiuj niveloj: A1-A2, B1, B2 kaj C1-C2. La plej malfacila tasko por mi estis atingi Greziljonon, ĉar la vojaĝo el Kroatio similas al vojaĝo al la mezo de la Tero. Mi komencis je la kvara horo matene (aŭ nokte) per enbusiĝo ĝis la flughaveno en Zagrebo. Per aviadilo mi atingis Parizon, kaj tie prenis la trajnon por La Mans. Mi daŭrigis per la buso ĝis La Fleche kaj Baugé, kaj la lastan vojon mi piedis (sen valizo, kiu veturis) nur por diri, ke mi uzis ĉiujn rimedojn por atingi la celon – la kastelon Greziljono, en la mezo de la Tero.
Ĉi-jare la printempa staĝo okazis de la 12a ĝis la 21a de aprilo kun 34 partoprenintoj el ok landoj. La gvidantoj estis Marion Quenut por la kurso A1-A2 nomita “Ni Kuneku!”, Zsófia Kóródy por B1 nomita “Lernu kun ĝojo!”, kion ŝiaj lernantoj vere faris, kaj Paweł Fischer–Kotowski por B2 nomita “Kuraĝe antaŭen!”. Li daŭrigis siajn lecionojn dum la manĝotempo tiel efike, ke por pago li ricevis desertojn. Por la nivelo C1-C2 la gvidanto estis la prezidanto de UEA Duncan Charters, kaj tiu grupo okupiĝis pri “Perspektivoj pri Esperanto”. Mi partoprenis en tiu grupo de dek membroj. Krom la sinesprimo kaj gramatiko ni laboris pri verkado de gvidilo por esperantistoj, kiuj partoprenos en la 109a UK en Aruŝo. Pro tio ni partoprenis al Zoom kunvenon kun esperantistoj el Afriko, kiam ni diskutis pri kutimoj kaj interkultura komunikado. Por la vespera programo nia grupo ankaŭ preparis du skizojn pri la sama temo.
Dum la vespera programo Arno Lagrange donis interesan prelegon pri Stefan Zweig kaj ankaŭ pli interesan teatraĵon de Zweig “Ŝaknovelo”, kie li sole ludis dek rolojn, ĝuste per ŝanĝo de ĉapelo. Mike Sloper el Usono prezentis “Muzikan amuziĝon”. La temo de mia prelego estis: «Pri “faŝista”, “komunista” kaj aliaj arkitekturoj – laike», kie mi montris ke arkitekturo ne dependas de politikaj reĝimoj.

Arno Lagrange en “Ŝaknovelo” de Stefan Zweig, teatraĵo por unu aktoro kaj dek ĉapeloj
La lasta tago estis dediĉita al parola parto de KER ekzamenoj. Nun, pretaj, ni atingos la skriban parton. Dankon al Jannick kaj Bert por bona organizo.
Ana Alebić-Juretić
Fotoj: Bert Ŝuman
Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo/printempas-en-gresiljono/
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news