Ĉar homoj unuiĝas en familioj, je pluraj formoj, esencas, ke ni pripensu la problemojn kaj bezonojn de familioj por vere konstrui mondon de rajtoj kaj evoluigo por ĉiuj. Ekde rajtoj de infanoj, virinoj kaj pliaĝuloj, ĝis laboraj kondiĉoj kaj protekto de naturmedioj, familioj ludas gravan rolon kiel antaŭenigantoj de pozitivaj ŝanĝoj.
Ĉar familioj konsistigas la fundamenton de socio kaj provizas ekonomie kaj emocie la venontan generacion, famili-celaj politikoj necesas, precipe por la plej vundeblaj. Politikoj devas rekoni familian strukturon kaj aliajn trajtojn, kaj subteni kaj plibonigi la materialan, interrilatan kaj subjektivan bonfarton de familioj.
En 2024 ni festas tridekan datrevenon de la Internacia Jaro de Familioj. Tiu estas okazo por konsciigi pri efiko sur familioj de ŝanĝoj en teknologio, demografio, urbigo, migrado kaj klimatŝanĝoj. Rilate al migrado, ekzemple, en 2018, 1,9 milionoj homoj migris pro familiaj kialoj aŭ kun siaj familianoj.
La 78a Ĝenerala Asembleo de UN, en rezolucio, alvokas registarojn estigi novajn strategiojn kaj programojn rilate al familiaj bezonoj. Ni kredas, ke tiuj devas inkluzivi lingvajn politikojn. Familioj estas samtempe konservantoj de lingvoj kaj posedantoj de lingvaj homaj rajtoj. Ĉiuj familioj rajtas uzi kaj disvastigi ĉu gepatrajn ĉu elektitajn lingvojn. Individue, infanoj rajtas lerni en lingvoj kiujn ili uzas denaske, ĉiuj rajtas aliri publikajn servojn per lingvoj kiujn ili bone komprenas, kaj pli grave, ĉiuj homoj rajtas partopreni en la ĝenerala publika debato.
Fakte, lingvaj baroj ankaŭ malebligas atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo. Ni bezonas aŭskulti la voĉojn de ĉiuj familioj en ĉiuj lingvoj por garantii aliron al justeco kaj informado, antaŭenigi inkluzivecon kaj partoprenon, kaj lasi neniun malantaŭe.
Universala Esperanto-Asocio, per sia uzo de la Internacia Lingvo Esperanto, celas samtempe garantii tutmondajn lingvajn rajtojn kaj formi lingvan ponton inter lingvoj, popoloj kaj familioj ĉie en la mondo.
Fonto: Esperanto kaj UN, 2024, №70
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news