Ne al flug-roboto sangon soifanta: Esperanto-tago, la 26a de julio 2024

julio

En ĉi tiu epoko de pepiloj, sub pluraj nomoj: Twitter, X, Tiktok ktp., oni skribu mallonge. Mi do, tuj diru, kion mi celas, antaŭ ol vi ĉesas legi:

Mi petas vin pri kelkaj bazaj aferoj:
– konscii pri tio, ke vi estas esperantistoj kaj sekve parto de tiu parto de la homaro, kiu provas savi la mondon;
– konscii, ke la 26a de julio estas nia komuna kvazaŭ-nacia festo, la Esperanto-tago;
– festi tiun feston, por ke ankaŭ ne esperantistoj, kaj ĉefe Unesko, rimarku ĝin;
– informu pri ĝi kaj pri Esperanto neesperantistojn per afiŝoj kiel la ĉi-kuna, kaj per aliaj materialoj, kiujn UEA liveros;
– kaj fine petu viajn landajn Esperanto-gvidantojn, ke ili reagu al la iniciato de UEA pri la deklaro de la 26a de julio kiel Internacia Esperanto-tago.

Nun vi povas ankaŭ ĉesi legi, ĉar mi ne havas ion alian esencan por aldoni. Zamenhof laboris por la paco en sia tempo. Ni daŭrigu lian laboron nun, kiam la mondo estas sama kiel tiam, kaj homoj atakas aliajn homojn ŝakale, ne plu per glavoj, sed per flug-robotoj gvidataj de Artefarita Inteligento sed same sangon soifantaj.

Kiam la deziro pri militoj renaskiĝas en la menso de la homoj, aŭ almenaŭ de la politikistoj, ni provu malhelpi tiun renaskiĝon kune kun Unesko kaj petu ĝin deklari la 26an de julio Internacia Esperanto-tago kaj ni ankaŭ festu nian kvazaŭ-nacian feston. Do oni faru tion, kion aliaj faras okaze de la nacia festo. Oni estu fiera pri si mem, oni aranĝu tedajn paroladojn de prezidantoj pri nia movado, sed ni ankaŭ organizu pli gajajn eventojn, festojn, promenadojn, kunmanĝojn, Oni svingu la flagon, ne materie, sed figure en la senco, ke oni parolu pri la festo kaj pri Esperanto al la neesperantistoj.

Renato Corsetti

Vidu la afiŝojn pri la Esperanto-Tago 2024 ĉe https://esperantoporun.org/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/esperanto-tago-3

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi