La 3-5an de majo 2024, kun postkongresaj apendicoj la 6-7an de majo, okazis la 104a Brita Kongreso de Esperanto en la fama universitata urbo Oksfordo. La ĉefa temo de la kongreso estis la vivo kaj verkoj de Marjorie Boulton, kiu studis kaj vivis dum multaj jaroj en la urbo.
La kongresejo estis ne unu, sed du kolegioj de la universitato, nome kolegio Somerville, kie Marjorie studis dum 1941-48 kaj dum 1971-76, kaj kolegio St Anne’s, kie troviĝis la granda salono por la kongresaj prelegoj, prezentoj kaj aliaj programeroj.
Invitita gasto kaj ĉefa preleganto estis Humphrey Tonkin, honora membro de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), honora prezidanto de UEA kaj homo kies persona amikeco kun Marjorie Boulton komenciĝis antaŭ preskaŭ 70 jaroj.
Vendredo
La 104a brita kongreso komenciĝis vendredon posttagmeze en bela kaj moderna salonego de kolegio Somerville. Poste okazis teatraĵeto, en kiu rolludis Maurizio Giacometto, Malcolm Jones kaj Gabriel Beecham. Temis pri la skeĉo Ne tute, nur duone de Tiberio Madonna. La skeĉo gajnis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj 2020. Estis bela maniero por distre kaj amuze komenci la kongreson kaj samtempe festi la teatron, unu el la pluraj literaturaj ĝenroj pri kiuj Boulton sukcese okupiĝis.
Post mallonga paŭzo, la amuzitan spektantaron distris Tim Owen pere de la tradicia kvizo. Krom la cerba defio kaj deziro venki en la kvizo, partoprenantoj havis ankaŭ plian kialon respondi ĝuste al la demandoj. Tiu instigo estis la promeso, fare de EAB, donaci monon por la ĵus lanĉita Premio Maertens, kiu rekonos individuon aŭ kolektivon, kiu jam per sia agado kontribuis al la Esperanto-movado kaj montris promesplenajn signojn de daŭra kontribuo ankaŭ en estonteco. Ju pli da ĝuste responditaj demandoj – promesis EAB – des pli da kontribuo al la kapitalo por tiu premio.
La vendreda programo finiĝis per solena bankedo en la impona manĝohalo de kolegio Somerville. Alia okazo por partoprenantoj esti kune en amika etoso kaj samtempe sperti eventon nekutiman en belega bankedejo.
Sabato
La dua tago estis la ĉefa parto de la kongreso dum kiu okazis programeroj en la pli granda kongresejo kaj en la aliaj ĉambroj kaj salonoj. Kelkfoje estis kvar programeroj samtempe okazantaj. En la ĉefa salono, post la oficiala malfermo fare de Tim Owen, kongresanoj ĝuis paroladon de Humphrey Tonkin, kiu prelegis pri Boulton, Shakespeare kaj aliaj geamikoj. Sekvis Tim Owen, kiu parolis pri Marjorie Boulton kaj William Auld, la du ĉefaj festatoj de la Festjaro Bauldton – serio da eventoj kaj eldonado de iliaj verkoj, okaze de la centjariĝo de iliaj naskiĝoj.
La interesajn prelegojn sekvis legado de Rimleteroj, kolekto de la poezia korespondado inter Auld kaj Boulton, kiun EAB reeldonis antaŭ la kongreso. Sally Phillips kaj Maurizio Giacometto rolis kiel Marjorie kaj Vilĉjo deklamante kelkajn el la rimleteroj.
Sekvis plia interparolado kun Humphrey Tonkin pri siaj impresoj kaj konsideroj pri 50 jaroj de UEA: Bilanco, okaze de la 50a datreveno de la jaro kiam li unue fariĝis prezidanto de la monda asocio. Finis la posttagmezan programon verksesio fare de Stela Besenyei-Merger.
En aliaj salonoj de la kongreso, partoprenantoj havis la okazon sperti varian, interesan kaj partoprenigan programon por parolantoj de ĉiuj niveloj de la lingvo. Temis pri sesioj por komencantoj kaj progresantoj (Elizabeth Stanley kaj Roberto Garcia), muzikumado (Jack Warren), komuna legado (Stela Besenyei-Merger), fulmprelegoj (John Greenwood kaj Gabriel Beecham) kaj improvizado (Manuela Burghelea).
Dimanĉo
Dum nemembroj daŭre ĝuis programerojn similajn al tiuj de sabato (legado kaj improvizado), membroj de EAB partoprenis la jarkunvenon de la asocio en la mateno. Posttagmeze okazis prelego de Jack Warren pri junulargastejoj, kaj poste Humphrey Tonkin denove surscenejiĝis por kunhavigi al la kongresanoj siajn memoraĵojn de longa vivo kaj laboro en Esperantujo. La programero prenis formon de intervjuo al Humphrey fare de Tim Owen: Posttagmeze kun Humphrey Tonkin.
Finis la oficialan parton de la kongreso komuna ludado de Slaloma Konkurso, esperantigita versio de internacie fama televid-kvizo, kiun kreis kaj prezentis Maurizio Giacometto, kun lerta teĥnika helpo de Anthony Bodineau. Ok teamoj partoprenis en la laŭetapa turniro, de kvaron-finaloj ĝis la granda finalo inter du teamoj. Post sukcesa unua okazigo de la kvizo pasintjare en Kembriĝo, oni ne povis ne ripeti ĝin ĉi-jare en Oksfordo. Verŝajne ĝi denove estis sukceso por ĉiuj partoprenantoj, sed eble eĉ pli por la venkinta teamo, kiuj gracie akceptis la gratulojn kaj aplaŭdojn de la publiko.
Jen mallonga, sed facile farebla, priskribo de la programeroj. Pli malfacile estas priskribi la bonan etoson, sperton kaj ĝojon, kiun oni klare vidis sur la vizaĝoj de la partoprenantoj, ne nur dum la oficialaj eventoj sed ankaŭ, aŭ eble eĉ pli, dum la kafpaŭzoj, tagmanĝoj kaj komunaj vespermanĝoj en la restoracioj de la urbo.
Lundo
En la neoficiala apendico al la kongreso, Maurizio Giacometto akompanis grupon da kongresintoj dum tuttaga promenado tra la stratoj de la bela urbo Oksfordo por admiri plurajn el la imponaj konstruaĵoj, kiel la kolegioj de la universitato, preĝejoj, la historia biblioteko, la urbodomo, parkoj kaj muzeoj.
Mardo
Mardon la 7an de majo okazis ceremonio, omaĝe al Marjorie Boulton, kiu ĝuste tiun tagon estus festanta sian centan naskiĝdatrevenon. En alia bela salono de kolegio Sommerville, EAB organizis celebradon. Tim Owen gvidis la eventon en kiu partoprenis ankaŭ reprezentantoj de la kolegio. Partoprenantoj deklamis poemojn de Marjorie kaj laŭtlegis prozaĵojn, plej ofte kun angla traduko. Humphrey Tonkin, kiel amiko de Marjorie Boulton, sed ankaŭ nome de UEA, parolis kortuŝe pri la virino, kiun li konis dum preskaŭ 70 jaroj. Post la legadoj venis kontribuoj de neĉeestantoj: Nicola Ruggiero por la Akademio Literatura de Esperanto sendis filmitan mesaĝon; la mesaĝojn de Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de Lee Miller, direktoro de ĝia sekcio por la kontrolado de lerniloj, oni laŭtlegis.
Imponis la reprezentantojn de la kolegio la mirinda vivo, verkado kaj esperantumado de Marjorie. Fine de la ceremonio, ili ĝoje akceptis la librojn al ili transdonitajn de EAB, nome Unu animo homa, la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton kaj Rimleteroj. La reprezentantoj de kolegio Somerville, Jackie Watson kaj bibliotekistino Sara Butler promesis aldoni ilin al la kolegia biblioteko.
Kia belega maniero por fini unikan, celebran kaj tre sukcesan nacian kongreson. Ĉiuj partoprenintoj certe jam antaŭĝuas la sekvan. Sed antaŭe atendas ilin pliaj paŝoj de la Festjaro Bauldton por daŭre celebri tiujn du elstarajn ambasadorojn por Esperanto el Britujo.
Maurizio ‘Rico’ Giacometto
La paĝosupra foto: Skeĉo Ne tute, nur duone (Tim Owen)
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/britujo-2
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news