Ceremonio memore al Marjorie Boulton

Boulton

Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion ĉe Kolegio Somerville, Oksfordo, memore al Marjorie Boulton precize cent jarojn post ŝia naskiĝo. La ceremonio, aranĝita kaj gvidata de Tim Owen, malfermiĝis per fonaj informoj pri Marjorie, senkompare bonega ambasadoro por Esperanto, kaj unu el ĝiaj plej grandiozaj verkistoj. Ŝi estis fekundege aktiva, kaj en 2008 oni kandidatigis ŝin por la Premio Nobel pri Literaturo pro ŝiaj verkojn en Esperanto.

Ŝi naskiĝis la 7an de majo 1924 en Teddington, sud-okcidenta Londono, solinfano de Evelyn (fraŭline: Cartlidge) kaj Harry Boulton. Ŝia patro estis la lernejestro de la gimnazio en Barton-upon-Humber, kie edukiĝis la filino, jam flue legkapabla trijaraĝe.

<…>

Legu pli en la retejo de EAB https://esperanto.org.uk/news/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi