Internacia Esperanto-Arkivo

arkivo

Kvar trionjarcentoj (tio estas 133,33 jaroj) post la ekesto de Esperanto fondiĝis la Internacia Esperanto-Arkivo (iespa.eu), jure la 25an de januaro 2021. Tiu movada arkivo celas kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, maksimume en ilia originala formo (apud diĝitaj kopioj). La arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro.

La arkivo komence transprenis du grandajn privatajn kolektojn. Aldoniĝas daŭre libroj, revuoj, dosieroj, objektoj en kaj rilate al Esperanto. Ankaŭ vi povas transdoni viajn arkivajn dokumentojn rilate al Esperanto jam nun… aŭ en estonta iamo kiam vi ne plu bezonos ilin mem. IEspA konservos kaj disponigos ilin al esplorantoj.

Arkivejo

Ĝis nun la arkivo troviĝas en granda privata loko. Tio baldaŭ ŝanĝiĝos. IEspA ja sukcesis aĉeti grandan arkivejon en la centro de la urbo Diest en Belgio. La spaco sufiĉas por la nuna kolekto kaj ĝia pli ol duobligo. Forluado de aldona apartamento kovros la kurantajn kostojn de la arkivo.

Finance

La notaria akto subskribiĝos ĉirkaŭ julio 2024, ĝis tiam IEspA aktive serĉas la mankantajn financajn rimedojn. Baldaŭ eblos fizike viziti la ejon al kiu eble ankaŭ vi malavare kontribuas.
IEspA estas projekto de ĉiu esperantisto, ĝi esperas ke vi helpos la realigadon, finance kaj volontule.
Subtenoj bonvenas ĉe BE06 7310 5180 2722 – (bic) KREDBEBB. Ĝis la fino de julio Anonimulo al ĉiu donaco aldonos saman sumon (informoj: www.iespa.eu, info@iespa.eu, +3250330004), tiel ĉiu via eŭro valoras du. La mecenatoj (ekde 1.000€) retrovos sian nomon en memortabulo surloka.

Marc Vanden Bempt

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/arkivo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi