Pri la granda eraro de Christian Schmidt

ZamenhofĈiu interesiĝanto pri la historio de Esperanto scias, ke Zamenhof jam en la tria numero de “La Esperantisto” (20 dec 1889), kiam la lingvo aĝis nur du jarojn, proponis krei Tutmondan Ligon de Esperantistoj, en kies manoj “kuŝos nun la tuta sorto de nia afero” kaj kiu estu “la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero”.

Kvankam nur du personoj publike esprimis sin (negative) pri la propono, jam en la 6a numero de “La Esperantisto”, datita je la 25a de marto 1890, aperis la Zamenhofa artikolo “Pri nia Ligo”, en kiu li deklaris: «La “ligo Internacia de Esperantistoj” estas fondita!». En la sama kajero aperis dulingve la regularo de la Ligo.

Oni scias ankaŭ, ke Christian Schmidt, kiu estis eldonanta la unuan esperantistan gazeton en Nurenbergo, sen konsulti Zamenhofon faris ŝanĝojn en lia projekto de la regularo kaj dissendis al la abonantoj cirkuleron, kies tekston li ne sendis al la lingvoaŭtoro por aprobo.

Ekzemple, ludovikito en sia “Historieto de Esperanto” komentis en sia senmajuskla stilo:

tiun cirkuleron kaj la n-ron 6 ludoviko ricevis en ĥerson, sekve alia malfacilo aldoniĝis al lia vivo jam sen ĝi sufiĉe turmenta. ni supozas, ke inter li kaj schmidt okazis rapidema interŝanĝo de urĝaj leteroj. supozeble ilia interkompreniĝo ne estis tiom facile akirita.[1]

Nek la Nurenberga cirkulero, nek la supozataj urĝaj leteroj ĝis nun estas je nia dispono, sed antaŭ pli ol du jaroj la eksmoskva novjorkanino Julija Malaĥova trovis kaj publikigis en Fejsbuko poŝtkarton, kiun Ludoviko sendis al Schmidt la 1an de aprilo 1890. Kvankam en 2021 en la reto aperis kelkaj referencoj kaj komentoj pri ĉi tiu “novaĵo”, ŝajnas, ke ĝi dum postaj du jaroj aperis en neniu gazeto aŭ libro, do ni decidis diskonigi ĝin en “La Ondo de Esperanto” kiel nian modestan kontribuon al la festado de la 164a naskiĝdatreveno de “Nia Majstro”.

poŝtkarto

Ĉi-sube estas la teksto de la “urĝa” poŝtkarto:

Ĥerson, 20/III I/IV 90

Tre estimata Sinjoro!

Hieraŭ mi ricevis Vian leteron de 25/III, kiu faris sur min tre malfacilan impreson. Vi ne sole ne demandis min, ne konsiliĝis kun mi, sed eĉ la presitan cirkuleron, kiun vi sendis al ĉiuj abonantoj – al mi Vi ĝin ne sendis! De aliaj personoj mi sciiĝis pri fakto jam farita! Vi faris grandan eraron kiun jam estos malfacile rebonigi! Sen motivoj, sen elekto Vi per unu fojo sciigas ke la Ligo jam estas fondita kaj ke Vi elektis jam mem eĉ prezidanton, personon kiun neniu konas, kiu nenion faris por nia afero kaj kies nomo eĉ ne trovas sin en la Adresaro! Se mi farus ion similan, oni eble pardonus al mi, ĉar ĉiu komprenas ke, dum ni ne havas ankoraŭ elektantojn, la unuan elekton devas fari la aŭtoro. Tamen mi tion ĉi ne faris; mi donis nur la unuatempan regularon kaj ankaŭ al tiu ĉi mi donis motivojn*). Kiel nun rebonigi Vian eraron, mi jam mem ne scias. La malbona impreso jam restos. Estas necese ke la legantoj la plej baldaŭ ricevu la numeron kun mia regularo kaj antaŭparolo kaj en tiu ĉi numero Vi devus sciigi ke la cirkulero estis esprimita erare kaj ke la diritaj personoj estas ne estroj de la Ligo sed nur estroj de la klubo Nürnberga kaj en la Ligo ili estas nur gardantoj de la kaso kaj kondukantoj de la sekretariaĵo ĝis la unua Akademio estos elektita.

Via Zamenhof

*) Sen klariga antaŭparolo mi eĉ mem ne permesus al mi subite sciigi “La Ligo estas fondita.”

La sekvo estas bone konata. En la 8a numero de “La Esperantisto” (25 maj 1890) Schmidt (kiel “La redakcio”) finfine aperigis sian “Klarigon” pri la kaŭzoj, pro kiuj li devis “ŝanĝi la fundamenton de l’ Regularo proponita de dro Esperanto por la Ligo en kelkaj punktoj”, kaj en la 9a numero, aperinta la 30an de decembro post kvarmonata paŭzo, dum kiu Zamenhof kaj Schmidt marĉandis pri la eldonkontrakto[2], aperis jena redakcia sciigo: “Komencante de la Nr. 10 nia gazeto transiras en la manojn de sinjoro L. Zamenhof”.

Zamenhof en la 12a numero de “La Esperantisto” (decembro 1890) publikigis sian bone konatan artikolon “Pri la Ligo”, en kiu, nominte ĝin “infano malvive naskita”, li konkludis, ke “La Ligo ankoraŭ ne ekzistas”.

Notoj

1. [Itô Kanzi]. Ludovikito. Historieto de Esperanto. Tokio: Libroteko Tokio, 1998. – P. 47.

2. [Haupenthal R.] Szimkat A. Kion Zamenhof skribis al Christian Schmidt // Li kaj ni: Festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien / Ed. Reinhard Haupenthal. Antverpeno; La Laguna: TK; Stafeto, 1985. – P. 337-348.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:
Korĵenkov A. Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
Korĵenkov A. La Unua Libro
Korĵenkov A. “La Esperantisto”: La unua Esperanto-gazeto
Korĵenkov A. Zamenhof kaj la movado
Korĵenkov A. Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
Korĵenkov A. Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
Korĵenkov A. Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo
Korĵenkov A. Zamenhof protestas, aŭ: Neokazinta sensacio

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/schmidt/

La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi